Saltu al enhavo

La filino de la tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Daughter of Time
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Josephine Tey
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1951
Eldonejo Peter Llewelyn Davies
Ĝenro krimliteraturo
Loko de rakonto Britio
Honorigoj La cent nesupereblaj plej bonkvalitaj krimromanojGrand prix de littérature policière
vdr

La filino de la tempo (angle The Daughter of Time) estas krimromano de la brita verkistino Josephine Tey, publikigita en 1951. La ĉefrolulino estas policisto, kiu, provizore litmalsana, esploras la murdon de la nevoj de Reĝo Rikardo la 3-a de Anglio. Ĝi estas la kvina romano en la serio Inspektoro Alan Grant. [1]

La ĉefrolulo de la romano estas inspektoro Alan Grant de Scotland Yard, kiu estas provizore litmalsana post rompita kruro. Turmentata de neniofarado, Grant, fascinita de la povo malkaŝi la karakteron de persono el fotoj, decidis studi la reproduktaĵojn de portretoj de homoj asociitaj kun sekretoj alportitaj de lia amikino Martha Hallard. Inter ili, lin allogas bildo de reĝo Rikardo la 3-a, historie konata kiel fiulo, tirano, despoto kaj murdinto de siaj nevoj, princoj Eduardo kaj Rikardo. Fascinita de la fakto, ke la psikologia bildo, kiun li kreis el la portreto, ne kongruas kun la bildo kreita de la historio, li decidas konstati ĉu Rikardo vere kulpas pri la abomenaĵoj atribuitaj al li.

Por esplori, li petas siajn amikojn alporti al li historian esploradon pri Rikardo la 3-a. Lin helpas Brent Carradine, historientuziasmulo kaj konato de Martha. Fine, Grant kaj Carradine konkludas, ke Rikardo la 3-a estas senkulpa pri la krimoj atribuitaj al li, kaj ke la murdo de la princoj okazis post la morto de Rikardo, laŭ ordonoj de Henriko la 7-a, kiu detronigis lin kaj faris ĉion eblan por kalumnii sian antaŭulon. Laŭ ilia teorio, la ĉefa verko, sur kiu baziĝas la akuzo kontraŭ Rikardo — la Historio de Rikardo la 3-a de Thomas More  — estis fakte verkita de John Morton, la ĉefmalamiko de Rikardo. Ili kredas, ke la nekompleta manuskripto trovita post la ekzekuto de More estas nefinita kopio de la perdita originalo de Morton.

Ĉe la fino de la romano, Grant kaj Carradine ekscias, ke ili ne estas la unuaj, kiuj konkludas, ke Rikardo estis senkulpa pri la murdoj de la princoj.

La nomo de la romano estas prenita de malnova proverbo ("Vero estas la filino de la tempo") kiu estas citita de Tey kiel epigrafo de la romano. Kiel ĉiuj aforismoj ĉi tiu proverbo estis rekte citita, parafrazita aŭ plibonigita multajn fojojn dum la jarcentoj de multaj famaj pensuloj kiel Aulus Gellius kaj Abraham Lincoln. Precipe menciinda estas la citaĵo el la verko de Siro Francis Bacon : "Vero estas la filino de tempo, ne de potenco".[2] kaj Taleso (parafrazo: "Ĝi estas tempo kiu eltrovis aŭ en bona tempo eltrovos, ĉiuj aferoj kiu restas kaŝitaj"), por nomi nur kelkaj. La aŭtoro prenas siajn argumentojn por la senkulpeco de Rikardo el la studo de Siro Clements Markham, *Rikardo la Tria: Lia Vivo kaj Karaktero.

La ĉefaj argumentoj prezentitaj en la romano por pravigi Rikardo'n estis:

  • La murdo de liaj nevoj ne alportis al Rikardo ian ajn politikan avantaĝon, ĉar li jam estis la rajta reĝo.
  • Ne ekzistas pruvo, ke la princoj forestis de la Turo kiam reĝo Henriko la 7-a fariĝis reĝo.
  • Kvankam la parlamento kunvenigita de Henriko la 7-a kondamnis Rikardon la 3-an, la princoj ne estis menciitaj. Tamen la murdo de la princoj fare de ilia antaŭulo povus esti grava atuto en la manoj de Henriko la 7-a.
  • Henriko la 7-a neniam prezentis la korpojn de mortintaj princoj por publika funebroŝtataj entombigoj.
  • La patrino de la princoj, Elizabeth Woodville, restis en bonaj rilatoj kun reĝo Rikardo.
  • La princoj prezentis multe pli grandan minacon al Henriko la 7-a ĉar ili havis pli grandan postulon je la trono.

Post la publikigo de la libro, Anthony Boucher nomis ĝin "unu el la plej bonaj, ne de la jaro, sed de ĉiuj tempoj." Dorothy B. Hughes ankaŭ laŭdis la libron. Laŭ la listo " The 100 Best Detective Novels of All Time " de la Asocio de Krimaj Verkistoj (CWA) de 1990, tiu ĉi verko estas la plej bona en la ĝenro de krimromanoj.[3] Tiu ĉi verko ankaŭ estis listigita kiel numero kvar en simila usona listo, la 100 plej bonaj misterromanoj de ĉiuj tempoj, kompilita de Mystery Writers of America (MWA) de 1995.

La aŭtoro uzas pastiĉojn kaj literaturajn inventojn: pasaĵoj prenitaj de la anonimaj aŭtoroj de bazlernejaj historiolibroj, aŭ de inventitaj aŭtoroj kiel Tanner, la aŭtoro de Constitutional History, kaj Payne-Ellis, la aŭtoro de la romano The Rose of Raby (la titolo de ĉi-lasta, tamen, memorigas pri The Rose of Raby, eseo de Guy Paget el 1937 pri Cecily Neville).[4]

Laŭ historiisto John Norwich, la romano faris "la plej grandan kontribuon al la glorado de la bona nomo de Rikardo". Samtempe, Alison Weir atentigis pri kelkaj mankoj en la argumentoj de Tey, kaj ankaŭ pri la fakto, ke la verkisto ne konis kelkajn el la tiam neeldonitaj ĉeffontoj. Aparte, la verko de la italo Domenico Mancini "De Occupatione Regni Anglie per Riccardum Tercium", kiu ne estis publikigita en Anglio ĝis 1969, refutas la tezon, ke ne ekzistis onidiroj pri la mortoj de la princoj dum la vivo de Rikardo.[5]

Pli lastatempe, en 2012, Peter Hitchens skribis, ke The Daughter of Time estas «unu el la plej gravaj libroj iam verkitaj»[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . The Daughter of Time (1952). Alirita 2025-03-05 .
  2. The Daughter of Time quotes & quotations. Thinkexist.com. Alirita 30 October 2012 .
  3. (1990) The Hatchards Crime Companion. 100 Top Crime Novels Selected by the Crime Writers' Association. London: Hatchards. ISBN 0-904030-02-4.
  4. Toby Malone, «A Dog, a Rat, ... a Cat to Scratch a Man to Death!: Olivier's Richard III and Popular Cultures», Literature/Film Quarterly, Vol. 37, No. 2
  5. Alison Weir The Princes in the Tower. The official website of the British author and historian Alison Weir. Arkivita el la originalo je 2014-10-17. Alirita 2014-08-22 .
  6. Peter Hitchens, «A Good Read – and an Encounter with Those Wicked Russians», Mail OnLine, 1 November 2012

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]