La floretoj de Sankta Francisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La floretoj de Sankta Francisko estas antologio pri la vivo de Sankta Francisko de Asizo kaj de liaj disĉiploj, atribuita, sed malcerte, al frato Johano de Marignoli.

Iam la esploristaro opiniis ke temis pri traduko en la italan de Floretum (florkolekto), nun perdita, sed fine kritikistoj konstatis ke temis pri unu el la 13-aj jarcentaj tradukoj de latina teksto, atribue necerta, de la Agoj de la beata Francisko kaj liaj kunuloj [1]. Oni reirigas la unuan presaĵon de la floretoj al la jaro 1476 en Vicenza "per Lunardo Longo rector de la giesia de sancto Paulo de Vicenza"(iniciate de Lupardo Longo reganto de la pregejo de Sankta Paŭlo de Vicenza).

Oni nun posedas eĉ 12 manuskriptoj entenataj en samnonbraj kodeksoj inter kiuj la plej kompletaj estas tiuj de la 13-a jarcento, nome la Laŭrenca 99 kaj aliaj konservitaj en Vatikano kaj en la Rikardiana bilbioteko, kaj aliloke.

Strukturo de la teksto[redakti | redakti fonton]

Fioretti

La teksto estis origine dividita en 52 ĉapitroj, sed jam en la eldonoj reirantaj al la 15-a jarcento la unua ĉapitro estis disduigita kaj, do, la teksto fariĝis formita de 53 ĉapitroj.

La verko divideblas laŭ du sekcioj kiuj diferencas pro la temoj kaj pro la kronologio.
La unua sekcio, kiu uverturas per enkonduko, pritraktas la naskiĝon de la franciskana ordeno, la vivon de la sanktulo, kies priskribas la kvalitojn kaj la perfektaĵojn de liaj predikoj, krom pri faroj la eventoj okazigitaj de la unua fratula generacio.

La dua sekcio, male, pritraktas la sinseksevan generacion, tiun de la Markiaj fratuloj, prezentante tiel, fakte, pli ol unu jarcenton de ordena historio.

Iuj ĉapitroj de la verko povas esti taksataj kompletaj hagiografioj kiuj haltas sur ekzemplaj personoj kiel en la ĉapitroj rakontantaj pri fratulo Bernardo, fratulo Leono, Fratulo Maseo kaj pri Sankta Klara.

La libro rekonstruas la mondon de la franciskana predikado, ofte kun fabela kaj serafa etoso. Centre de la rakonto elstaras Sankta Francisko konstanta vivekzemplo, evangelie kristana, starigita sur fundamentaj valoroj de humilo, karitato, amo al Dio, de la rezigno pri la mondaj bonaĵoj, kaj de la frata rilato kun la homoj, kun la bestoj kaj la elementoj de la kreitaro.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La Floretoj de S. Francisko esperantigita de Francesco Pizzi. 1926, 174 p. „La itala originalo datiĝas de la 13-a jarcento. La animo de Fr., lia amo al proksimuloj, lia rezigno. . . jen la bonodora parfumo de la Floretoj. Troviĝas tro komplikaj frazoj.“ (G. S. ,E' 1926, p: l81.)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gianna Tosi: La lingua dei Fioretti di S. Francesco, Messina, 1938.
  • Armando Quaglia: Studi su I fioretti di s. Francesco, Falconara Marittima : Edizioni francescane, 1977.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • |Actus beati Francisci et sociorum eius.