La forĝisto de Kochel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La forĝisto de Kochel
militmonumento
Informoj
vdr

La forĝisto de Kochel, germane Der Schmied von Kochel [koĥ.l], estas figuro de bavara folkloro. Laŭ tiu mito, li estis soldato en la Granda Turka Milito (Batalo de Vieno). Armite kun nenio krom klabo, li supozeble enrompis en la pordegojn de Beogrado. Li rifuzis kompensojn por lia heroaĵo de la princelektistoj.

Alia legendo atribuita al li gvidas la farmistribelon kontraŭ la imperiaj soldatoj de la habsburga imperiestro Jozefo la 1-a dum la Milito de Hispana Sukcedo. Tio kulminis per la Sendlinger Mordweihnacht (kristnaska masakro de Sendling, 1705). En literaturo, la forĝisto estas priskribita kiel viro de pli ol 70 jaroj de aĝo, ankoraŭ granda en staturo kaj povo. Por la ribelo, li supozeble estis armita per pikita klabo de lia propra kreado kiu pezis pli ol 50 kg. La nokton de la masakro, la forĝisto batalis en la vicoj da la ribelantoj ĉe la Sendling-paroka preĝejo. Tie li mortis heroe, la lasta viro falanta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia esploro pri la forĝisto de Kochel am See montris ke li estis verŝajne nur legendo kaj simbolo prefere ol reala persono, eventuale inventita por fari la malvenkon de la ribelo pli eltenebla. La forĝisto estas konata kiel Balthasar kun familia nomo de aŭ Mayer aŭ Riesenberger. Balthasar Mayer (naskita la 6-an de januaro, 1644 en Waalkirchen) fakte ekzistis, sed neniaj signoj de tiu persono kiel forĝisto en Kochel am See povus esti trovitaj. Balthasar Riesenberger (naskita en Bach bei Holzolling) partoprenis en la batalo en Sendling, sed neniaj signoj de lia forĝistado en Kochel am See povus esti trovitaj ankaŭ. La fakto ke Kochel am See apartenis al la tribunaldistrikto de Murnau dum la ribelo, kiu ne partoprenis en la Oberländer-ribelo, ankaŭ parolas kontraŭ la Kochel am See-teorio. En memoro pri la Sendling-a kristnasko-masakro kaj la Schmied von Kochel am See, ekzistas regulaj spektakloj kaj okazaĵoj en Bavario.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Liesel Brunner: Der Schmied von Kochel oder die Sendlinger Mordweihnacht. (Historienspiel in 10 Bildern; nach historischer Überlieferung unter teilweiser Verwendung vorhandener Texte) 2003.
  • Hubert Dorn: Die Schlacht von Sendling 1705. Chronologie einer bayerischen Tragödie. Buchendorfer (jetzt MünchenVerlag), München 2005.
  • Max Fuchs: Der Schmied von Kochel. Historische Erzählung aus der Zeit des Kurfürsten Max Emanuel. (Separat-Abdruck aus dem Münchener Fremdenblatt) 1883.
  • Andreas Geyer: Der „Schmied von Kochel“ und die Sendlinger Mordweihnacht 1705. In: Schulfunk, Schulfernsehen, 1998.
  • Werner Kapfhammer: Lieber bayerisch sterb'n als kaiserlich verderb'n. Die Schmied von Kochel-Spiele. In: Charivari, bayerische Zeitschrift für Kunst, Kultur und Lebensart (ISSN 0343-2548), Jahrgang 1989.
  • Josef Kirchmeier: Lieber bayerisch sterben als kaiserlich verderben. Auf den Spuren von Franz Marc und dem Schmied von Kochel. In: Weiß-Blaue Rundschau, Jahrgang 2005.
  • Alexander Langheiter: Balthasar Riesenberger (Maier), genannt Schmied von Kochel (Schmiedbalthes oder Schmiedbartl). In: Jürgen Wurst, Alexander Langheiter (Hrsg.): Monachia. Städtische Galerie im Lenbachhaus, München 2005, ISBN 3-88645-156-9, S. 139–141.
  • Christian Probst: Lieber bayrisch sterben. Der bayrische Volksaufstand der Jahre 1705 und 1706. München 1978.
  • Josef Ruederer: Der Schmied von Kochel. (Tragödie in vier Akten) 1911.
  • Hans Schöfmann: Die Schmied von Kochel-Spiele. In: Kochel 739–1989. 1989.
  • Ludwig Seidl: Der Schmied von Kochel. (Volksschauspiel in vier Akten) um 1924.
  • Johann Nepomuk Sepp: Der Schmied von Kochel. (Bühnenstück in fünf Akten) 1898.
  • Johann Nepomuk Sepp: Schmiedbalthes. Balthasar Maier im Türkenkriege und der Held in der Sendlinger Bauernschlacht. Gelegentlich der Errichtung seines Monumentes. 1900.
  • Johann Nepomuk Sepp: Der Schmied von Kochel, ein Held aus dem Volke. In: Kochel 739–1989. 1989.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]