La fratoj Karamazov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Братья Карамазовы
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fjodor Dostojevskij
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1880
Eldonejo The Russian Messenger
Ĝenro serie eldonita fikcio
Loko de rakonto Rusia ImperioRusio
vdr

La fratoj Karamazov (ruse Братья Карамазовы) estas romano verkita de rusa verkisto Fjodor Dostojevskij. La romano, kiu sigelas la verkadon de lia vivo, estas konsiderata de multaj kiel la plej bona el liaj verkoj, kaj estas unu el la pintoj de la tutmonda literaturo. La romano estas patro-murda rakonto en kiu liaj tri filoj estas implikitaj en ago de ŝanĝiĝantaj gradoj da kunkulpeco en krimo, same kiel dramo de morala lukto inter kredo, skeptikismo, logiko kaj libera volo. Ĝi estas la lasta romano de la rusa verkisto, publikigita en novembro de 1880

Fono[redakti | redakti fonton]

Religio kaj filozofio havis grandan influon sur Dostojevskij kaj lia libro, sed persona tragedio kiu trafis lin ŝanĝis la kurson de lia laboro pri tiu ĉi verko. La verkado ĉesis en majo 1878 kiam lia trijara filo Alijuŝa mortis. La infano mortis pro la epilepsia malsano, kiun li heredis de sia patro. La funebro de Dostojevskij pri lia juna filo estas plej elstara ĉie en la romano. Li nomis la ĉefprotagoniston Alijuŝa, kaj aljuĝis al li la karakterojn kiujn li plej aprezis. La koraflikto de la verkisto pro la morto de lia filo ankaŭ aperas en la romano en rakonto pri kapitano Snegirov kaj lia juna filo Iljuŝeĉka, aŭ simple Iljuŝa en iuj tradukoj.

Alia persona sperto influis Dostojevskij por elekti la temon de patromurdo kiel la ĉefintrigo. En 1850 li estis juĝita pro subfosa agado kontraŭ la registaro kaj sendita al Siberio por plenumi malliberecan punon kun deviga laboro. Tie li renkontis viron nomitan Ilinskij kiu estis juĝita pro murdo de sia patro por heredi. Dek jarojn poste Dostojevskij lernis ke Ilinskij estis malkondamnita, kie la reala murdinto konfesas siajn agojn. Eblas, ke la impreso, kiun Ilinskij faris sur li, lasis markon sur la figuro de Dmitrij Kramzov, kies cirkonstancoj de aresto estas similaj al tiuj de Ilinskij.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Libro Unua: Historio de unu bela Familieto[redakti | redakti fonton]

Dua Libro: Malkonvena Kunveno[redakti | redakti fonton]

Libro Tria: La Voluptemaj[redakti | redakti fonton]

Libro Kvara: Ekscitiĝo[redakti | redakti fonton]

Libro Kvin: Por kaj Kontraŭ[redakti | redakti fonton]

Libro Sesa: Rusa Monaĥo[redakti | redakti fonton]

Libro Sepa: Alijoŝa[redakti | redakti fonton]

Libro Oka: Mitija[redakti | redakti fonton]

Libro Naŭa: La antaŭa Esploro[redakti | redakti fonton]

Libro Dek: Knaboj[redakti | redakti fonton]

Libro Dekunua: Frato Ivan Fjodorovic[redakti | redakti fonton]

Dekdua Libro: Juĝa Eraro[redakti | redakti fonton]

[redakti | redakti fonton]

Analizo[redakti | redakti fonton]

Historio kaj kunteksto[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Listo de precipaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Influo[redakti | redakti fonton]

La romano havis konsiderindan influon sur kelkaj el la grandaj verkistoj kaj filozofoj. Sigmund Freud priskribis ĝin kiel "la plej imponan romanon iam verkita" [fonto postulita], kaj estis fascinita per la libro kaj ĝiaj edipaj elementoj. En 1928, Freud publikigis artikolon titolitan "Dostojevskij kaj Murdo de Patro", en kiu li esploris la proprajn kompleksojn de Dostojevskij kaj ilian kontribuon al la verkado de la romano. Laŭ Freud, la epilepsio de Dostojevskij ne estis natura, sed fizika esprimo de la kaŝita kulpo de la verkisto pro la morto de lia patro kaj ke, Dostojevskij (kaj fakte ĉiu filo) sopiras al la morto de sia patro pro kaŝa deziro al sia patrino, kaj kiel indico Freud citas la fakton ke la malsano de Dostojevskij nur ekis kiam li estis 18 - la jaro kiam lia patro mortis. Laŭ Freud, la ĉefaj temoj en la romano: la murdo de la patro kaj sentoj de kulpo, kaj precipe la morala kulpo kiel esprimita en Ivan Kremzov - estas literatura pruvo de siaj teorioj.

Franz Kafka estis dankema al Dostojevskij pro la romano, dirante ke ekzistis "sanga rilato" inter li kaj Dostojevskij [fonto postulis], eble pro la ekzistadismaj ĉeftemoj en liaj libroj. Kafka sentis sin proksima al Dostojevskij ankaŭ ĉar li batalis kontraŭ la malfortiga tuberkulozo-malsano, same kiel Dostojevskij luktis kontraŭ lia malsano. Alia paralelo inter la du verkistoj ekzistas en la streĉita rilato inter ili kaj iliaj patroj. Kafka estas tirita al la malamo kiun la filoj de Fjodor esprimas direkte al sia patro. Li mem traktis la temon de patroj kaj filoj en multaj el siaj verkoj, kaj eksplicite en la novelo "La Verdikto".

En 1911 la franca dramisto Jacques Copeau adaptis la romanon en teatraĵon.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]