La gefianĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
I promessi sposi
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alessandro Manzoni
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1827
Loko Milano
Ĝenro historia romano
Loko de rakonto LombardioLierna • Pescarenico • Lecco • Castle of the Unnamed
vdr
Kovrilpaĝo de la dua eldono (1840)

La gefianĉoj (itale I Promessi Sposi, trad. La promesataj geedziĝontoj) estas la plej grava verko de la itala verkisto Alessandro Manzoni. La libro estas la unua pruvo de la moderna itala romano kaj kun la Dia Komedio de Dante Alighieri estas konsiderata la verko de itala literaturo plej grava kaj studata en la italaj lernejoj.

Temo[redakti | redakti fonton]

La agado de la romano okazas en Lombardio, inter 1628 kaj 1630. Ĝi rakontas la historion de la gefianĉoj Renzo kaj Lucia, kiuj estas apartigitaj de krima maĥinacio kaj kiuj je la fino reunuiĝas.

La etoso estas tiu de la nordo de Italio komence de la 17a jarcento, dum la regado de Hispanio, sed reale la verko estas subtila atako al Aŭstrio, kiu kontrolis la regionon je la tempo de la verkado de la romano (la definitiva versio publikiĝis en 1842). Same elstaras la rimarkinda priskribo de la milana pesto de 1630.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kruela kaj virinema senjoro de la vilaĝo, Don Rodrigo, perfortas Don Abbondio, pastron de malgranda vilaĝo ĉe la lago Komo, por ke li ne celebru la planitan nupton inter Renzo Tramaglino kaj Lucia Mondella (kiun la senjoro deziras), kiuj devas forlasi la domaron. Lucia kaj ŝia patrino, Agnese, helpitaj de la monaĥo Kristoforo, rifuĝas en monaĥejon de Monza, dum Renzo iras al Milano por akiri helpon. Don Rodrigo maĥinacias por ke Lucia estu rabita de gravulo ĉiam nur nomata la Sennomulo. Sed la vidaĵo de la junulino, tiom maljuste turmentita, kaj la alveno de la kardinalo Borromeo provokas en la Sennomulo drastan konsciencokrizon: anstataŭ liveri la junulinon al Don Rodrigo, li liberigas ŝin. Dume, Renzo, alveninta en Milanon, dum insurekcio kontraŭ la al prezaltigo de la pano, implikiĝas en ĝi kaj devas fuĝi al Bergamo. Lombardio suferas unue militon kaj poste peston, sed Renzo revenas al Milano por trovi sian fianĉinon. Li trovas ŝin en lazareto (pestomortontejo) ĉe la monaĥo Kristoforo, kiu zorgas la malsanulojn; inter ili troviĝas ankaŭ la mortonta Don Rodrigo, kiun post instigo de la monaĥo, Renzo pardonas. Kiam malfortiĝas la pesto, post multaj malfacilaĵoj, Renzo kaj Lucia povas finfine geedziĝi kaj oni eĉ antaŭvidas feliĉon kaj riĉan progreson.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La verko kombinas tradician temon de geamantoj kiuj ne povas feliĉe kuniĝi ĉar ankaŭ povulo deziras la virinon kaj sekvan tradicion de geamantoj separataj dumlonge pro veturadoj kune kun 19eca intereso pri montrado de la realo; tio estas kombino de romantismo kun realismo. Laŭ la fluo de la historio aperas informoj pri la vivo de kamparanoj, de urbanoj, de Milano, de la hispana regado de la regiono, de la prezo de la pano kaj la procezo de ties produktado, de la militoj, de la pesto, de la eklezia strukturo, de la industrio de la silko, ktp. Sed je la fino la mesaĝo de la verko estas, ke se oni plenumas la kristanajn devojn (pardono, obeado, respekto al strukturoj, fido je la Providenco ktp) ĉiam ĉio finos bonege; tio enkadriĝas en la plej bigota romantismo kiu modiĝis je la epoko de la verkado kaj publikado de la verko, dum jam ekaperis la intereso pri la reala vivo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tiu libro "I Promessi Sposi" - "La gefianĉoj" estis tradukita de Battista Cadei 2006, sed partoj estis jam tradukitaj en 1921.