La grande saline de Salins-les-Bains

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
La grande saline de Salins-les-Bains
salejo
Lando Francio vd
Situo Salins-les-Bains
Adreso place des Salines
Areo 1.91
Situo
Geografia situo 46° 56′ 17″ N, 5° 52′ 32″ O (mapo)46.93815.87556Koordinatoj: 46° 56′ 17″ N, 5° 52′ 32″ O (mapo)
La grande saline de Salins-les-Bains (Doubs)
La grande saline de Salins-les-Bains (Doubs)
DEC
La grande saline de Salins-les-Bains
La grande saline de Salins-les-Bains
Lokigo de Doubs en Francio
Situo de La grande saline de Salins-les-Bains
Map
La grande saline de Salins-les-Bains
Parto de From the Great Saltworks of Salins-les-Bains to the Royal Saltworks of Arc-et-Senans, the Production of Open-pan Salt vd
Posedata de commune of Salins-les-Bains vd
Monda heredaĵo
Lando  Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj (i) (ii) (iv)
Fonto 203
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 46° 56′ 17″ N, 5° 52′ 32″ O (mapo)46.93815.87556Koordinatoj: 46° 56′ 17″ N, 5° 52′ 32″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 2009  (33-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Jura

La grande saline de Salins-les-Bains (Jura)
La grande saline de Salins-les-Bains (Jura)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La grande saline de Salins-les-Bains (esperante: salfarejo) estas registrita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko de la 27-an de junio 2009 kun la saline royale d'Arc-et-Senans (mondheredaĵo de 1982). Tiu salejo konsistas el du malnovaj farejoj tiulokaj, en departemento Ĵuraso, en Francio. Jen loko de industria perfajra eltiraĵo de salo kiu, same kiel la salejoj de Lons-le-Saunier (la nomo "saunier" signifas "salfaranta urbo") ; ili aperas, same kiel kelkaj aliaj, inter plej malnovaj, kiujn oni konas, ĉar ili funkcias jam ek de 7000 jaroj. Fermitaj en 1962, ili estas nun ejoj turismaj enskribitaj, de la jaro 2009, en la listo de la komuna tutmonda heredaĵo de UNESKO, aldone al la Reĝa Salejo de Arc et Senans. Fakte, jam de la jaro 2002, ĝi aperas en tiucela proponlisto. De 1966, la salejoj de Salins les Bains apartenas al la loka urba komunumo, kaj partoprenas en "Dentrada Retejo", antaŭnomita "Muzeo de Teknikoj kaj Franĉkonteaj Kulturaĵoj". Kiel unu el plej malnovaj lokoj konataj, kie perfajre oni eltiras salon el salakvo (elvaporigante ĝin), tiu saleltirejo bildigas tutan historion pri la teknikoj de havigo de la tiel nomata "blanka oro", tra kaptado de salakvaj fontoj, dum proksimume 7000 jaroj. Nuntempe tiuj salejoj akceptas ĉiujare pli malpli 70 000 vizitantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La salo estis ekspluatita de neolitiko kaj la ekzisto de salfarejoj atestiĝis de Alta Mezepoko. En 1775 la reĝa salfarejo de Arc-et-Senans estis konstruita por trakti la salakvon ekstraktita en Salins-les-Bains kaj konduktita per duobla tubo (salakvodukto) enterigita 21 kilometrojn longa.

Malgranda kaj granda salfarejoj[redakti | redakti fonton]

La salfarejoj estis provizitaj per tri fontoj, kies nomo estis "putoj". La sala akvo, kiu elfluis nomiĝis "muire". Ĉi tiuj tri putoj nomiĝis "Almonta puto", "Gré-puto", kaj "Muire-puto", kaj situis dekstre de la rivero Furieuse sube de ĝia fluejo. Ĉiu puto donis plurajn fontojn, de sensala akvo aŭ sala akvo, tute proksimajn unuj al aliaj.

La "muire-puto" estis la plej produktiva kaj malnova. Ĝi ankaŭ nomiĝis "malgranda salfarejo". Por ekspluati ĝin, necesis fori ĝis roko, el kiu ŝprucis fontoj. La fundo, kovrita de pario el tajlitaj ŝtonoj estis okupitaj per ujoj. Tie la kun/sensalaj akvoj estis disparigitaj. Ĉi lastaj estis forigitaj per kanalo ĝis la rivero.

La "puto à Gré" kaj la "almonta puto" estis ankaŭ nomitaj "granda salfarejo". Kanalo kolektis ĝiajn sensalajn akvojn kaj kondukis ilin al kanalo de la "malgranda salfarejo".

Oni ne scias la epokon de la konstruado de salfarejoj. Tradicio ĝin imputas al la grafo Aubry la 1a de Macon, sinjoro de Salins en la 10a jarcento. Tamen, neniu dokumento mencias ilin antaŭ la 13a jarcento.

En la 9a jarcento,teritoria abatejo de Saint Maurice d'Agaune en Kantono Valezo devigis la apudajn vilaĝetojn kunporti la necesan lignon ĝis la pordo de la salfarejo. Tio montras ke la ekstraktado per fajro estis jam konata. Ambaŭ salfarejoj estis sendependaj unu de la alia. La prezo de la ligno variis. Pro tio, kutime okazis, ke la granda salfarejo donacis "muire" (salan akvon) al abatejoj, kondiĉe ke ili kompensu per ligno. Poste la burgundaj grafoj, grandparte posedantoj de la salfarejoj farmodonis ilin kaj devigis la posedantoj de apudaj arbaroj vendi iliajn dehakaĵojn.

La du salfarejoj, enhavante la konstruajojn bezonatajn por ekspluatado, la kaldronegojn kaj la rezervujojn de salakvo estis fermitaj per ĉircaŭmuro ekde Mezepoko.

Ĉerpado kaj ekstraktado[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1750 la salakvoj estis ĉerpitaj pere de norio. Oni jam uzis tiun procedon dum 15a jarcento : en proceso je 1440, la salakvo-distribuisto estis akuzata de "favori siajn plaĉitajn konatulojn, lasante la ĉevalon, kiu eltiras la salakvon, rivolui unu aŭ du fojojn profite al ili. Je la 13a jarcento, oni diris "melkadi salakvon per kuvoj" (« trahere per cuvas »). Tiun metodon oni anstataŭis per pumpiloj uzante la akvofortecon de la rivero "Furioza", mekanismo kreita de Vincent Bébian, ĉarpentisto en Gy.

La salaj akvoj estis gviditaj al konstrukŝtona kolektujo ekstere garnita de argilo ; pumpilo suĉis la akvoj, kaj ilin dispartigis al "provizbasenoj", kiu staris apud kaldronegoj. Tiuj kaldronegoj, ankaŭ nomitaj "pategoj" konsistis en ovolaj basenoj el rita kaj martelita fero, entenante 273 hektolitroj. Ili pendis de 96 ferstangoj, ankaŭ nomitaj "ĉenoj", kroĉitaj al transversaj trabegoj.

Sub ĉiu kaldronego, estis fosita egalspacohava forno ; fera pordo ebligis aldoni lignajn aŭ karbajn brulaĵojn, kaj eltiri cindrojn ; du rigardoj, ambaŭflanke de la pordo, ebligis kontroli ke neniu akvo-likado okazas.

La sala akvo estis varmigita ĝis vaporiĝo, lasante la salon sur la fundo de la "patego", tia varmiga tempo nome "densigado" ĝenerale daŭris 17 ĝis 18 horoj. Samtempe kiam la salo formiĝis, oni deprenis kaj lokis ĝin sur klinajn ebenojn, kie ĝi elgutis dum 6 ĝis 8 horoj. Ĝi nun estis uzebla.

Proceso kaj salbrikoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tempopaso, la "moŝtaj rentuloj", kiuj posedis la "malgrandan salfarejon"cedis al tento vendi sian salon sub la prezo fiksita de la konsilio de la grafo. Tial ke, finfine, en 1440, neniu plu aĉetis salon ĉe la "granda salfarejo". Perdiĝis salakvo, kiu povintus raporti ses mil ŝarĝojn da salo, kiu valoris pli da 2000 frankojn. Sekvantan jaron, la malprofitoj estus eĉ pli grandaj, se la Duklando Savojo ne aĉetus 10.000 ŝarĝojn da salo el la "granda salfarejo". Fronte al tiuj troigoj, oni submetis tiun aferon al Dolparlamento, kiu kondamnis plurajn ulojn al monpunoj je 3000 fankoj pro malobeo pri la fiksitaj prezoj kaj je 2000 frankoj pro malgrandigo de la salbrikoj. Fine de la XVIa jarcento, la registaro fariĝis posedanto de ĉiuj salfarejoj.

Estis pluraj specoj de salo : "ekterordinara salo" aŭ "salo el Rozière" laŭ trifuntaj brikoj pezaj, "ordinara salo" laŭ brikoj je 2 funtoj kaj duono pezaj, aŭ 3 funtoj kaj duono pezaj ; kaj la "salo de porte" (alia) laŭ brikoj je 3 funtoj kaj 10 uncoj pezaj. Nur svisaj kantonoj ricevis salon laŭ granoj.

Posedantoj[redakti | redakti fonton]

En 1790, la salfarejo de Salins integriĝas en la nacian region de la orientaj ŝtataj salfarejoj, kiu monopoligas la ekpluatadon de tersalo de Franĉkonteo. En 1840, oni liberigas la salmerkaton, kaj aŭkcias la salfarejon en 1843.

En 1862, la Anonima Societo de eks-orient-ŝtataj salfarejoj naskiĝas, kaj konsistigas kun aliaj societoj la truston de Nancio-sindikato, kiu aĉetas la salfarejon de Salins.

Aktuale[redakti | redakti fonton]

Ili daŭrigas sian industrian faradon, kvazaŭ kontinue ĝis 1962, kiam ili fermiĝis ; la komunumo Salins-les-Bains reaĉetis ilin 4 jarojn poste. Nun, ili konsistas el longaj subteraj galerioj kaj supraĵoj : la ĉambro de pategoj, la provizejo de saloj kaj la malnova domo de la granda puto. En tiuj galerioj, troviĝas mekanismoj de salakvo-pumpado, kiuj daŭre funkcias. Oni plu kaptas salakvon (nun uzata vintre por kontraŭnega salado de la ŝoseoj) kiu entenas po 330 gramoj da salo por unu litro da akvo (kompare unu litro da marakvo entenas nur 30 ĝis 40 gramoj de salo) en la subteraĵoj.

Ekde 1854, la sala akvo de la "Muyre-Puto" provizas la unuan termobanejon de Salins-les-Bains. En 1994, ankaŭ la salakvo de la " puto de Franciskanoj " provizas la termobanejo. Oni kvazaŭ ne plu vidas la fortikaĵojn, sed la ekspluatado-konstruajoj estis renovigitaj kaj oni aldonis salmuzeon ekde majo 2009.

La 27a de junio 2009, UNESKO agnoskis la salfarejojn de Salins les Bains kiel monda heredajo, ampleksiga registrado de la reĝa salfarejo de Arc-et-Senans en 1982.

Fontoj en la franca lingvo[redakti | redakti fonton]

  • André Besson, La fabuleuse histoire du sel, Éditions Cabédita, 1998.
  • Jean-Baptiste Béchet, Recherches historiques sur la ville de Salins, Eldonejo Veuve Daclin, 1828, paĝoj de III al L.
  • Laurent Poupard, Les salines de Salins-les-Bains, paĝoj 24-25, en Patrimoine industriel. Cinquante sites en France, éditions du patrimoine, Paris, 1997 (ISBN 2-85822-189-8)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]