La homa voĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Voix humaine
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean Cocteau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro dramo • monodrama
Loko de rakonto Parizo
vdr

La Homa Voĉo (france La Voix Humaine) estas teatraĵo de Jean Cocteau, verkita en 1930 kaj samjare unuafoje publike prezentita, en la teatrejo Franca Komedio en Parizo. Temas pri monologo de mezaĝa virino en Parizo, kiu telefone parolas kun sia amanto de la lastaj kvin jaroj. Li planas edziĝi al alia virino la sekvan tagon, kio igas ŝin malesperi. La monologo vidigas la iom-post-ioman mensan kolapson de la virino.

En 1948, Roberto Rossellini direktita la antologian filmon L'Amore, kiu havis du segmentojn, "Il miracolo" (la miraklo) kaj "Una Voce Umana" (homa voĉo), el kiuj la lasta baziĝis sur la teatraĵo de Cocteau. En 1959, Francis Poulenc komponis operan adapton de la teatraĵo. La 4-an de majo 1967, la fina epizodo de la televida serio ABC Stage 67, prezento de 26 diversaj teatraĵoj kaj dokumentaj filmoj, estis enscenigo de la teatraĵo, ĉefroligante la aktorinon Ingrid Bergman, kiu ankaŭ registris sondosieran version de la teatraĵo.

La esperantlingva versio de la teatraĵo unuafoje publike prezentiĝis kadre de la 46-a UK 1961 en Harrogate, Britio, per la aktorino Jana Ravŝelj-Flego de la Internacia Arta Teatro. La sama enscenigo ripetiĝis kadre de la sekvajara 47-a UK 1962 en Kopenhago, Danio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]