Saltu al enhavo

La kapitulaco de Breda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kapitulaco de Breda
La kapitulaco de Breda
Diego Velázquez, 1634
oleo sur kanvaso
307 cm × 367 cm cm
Muzeo Prado
vdr

La kapitulaco de Breda, foje nomata La lancoj, estas unu el la plej famaj pentraĵoj fare de la hispana majstro Diego Velázquez. La pentraĵo estas hodiaŭ ekspoziciita en la Prado-Muzeo de Madrido.

La pentraĵo montras historian epizodon, nome la finon de la sieĝo al Breda kiu estis kontrolita de nederlandanoj, sed la hispana armeo de Ambrogio Spinola. Velázquez ne konis Breda-n, sed li ĉerpis inspiron el diversaj fontoj por pentri La lancojn, kiel ekzemple granda plano de la sieĝo gravurita de Jacques Callot kaj pluraj pasaĵoj el la komedio La Sieĝo de Breda, de Calderón de la Barca.

Velázquez evoluigas la temon sen fanfaronado aŭ sangoverŝado. La du ĉefroluloj estas en la centro de la sceno kaj ŝajnas konversacii pli kiel amikoj ol kiel malamikoj. Justinus van Nassau aperas kun la ŝlosiloj de Breda en la mano kaj faras geston de surgenuiĝo, kion malhelpas lia kontraŭulo, kiu metas manon sur lian ŝultron kaj malhelpas lin kliniĝi. En ĉi tiu senco, ĝi estas rompo kun la tradicia reprezentado de la milita heroo, kiu kutime estis prezentita starante super la venkito, humiligante lin. Ĝi ankaŭ distancigas sin de la hieratismo, kiu dominis batalpentraĵojn.

Velázquez realisme prezentas Generalon Spínola, kiun li persone konis, vojaĝinte kune al Italio en 1629. Tre interesa detalo estas la nombro da lancoj sur ĉiu flanko, sed ĉefe en la flanko de hispanoj. Simila realismo kaj individua karakterizado videblas en la vizaĝoj de la soldatoj, kiuj estas traktataj kiel portretoj.