La kavaliro en panterfelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reĝo Rostevan kaj Avtandil iras ĉasi. ilustraĵo de manskribaĵo de Mamuka Tavakaraŝvili, 1646

La kavaliro en la panterfelo (kartvele ვეფხისტყაოსანი Vepĥistkaosani) estas fama eposo verkita en la 12-a jarcento (kvankam la konservita kopio estas de la 16-a jarcento) de la kartvela poeto Ŝota Rustaveli, kasisto (Meĉurĉletuĥucesi) de la reĝino Tamara de Kartvelio. La kavaliro en la panterfelo kelkfoje estas konsiderata kiel la nacia eposo de Kartvelio. Ĝi estis unuafoje presita en 1712 en Tbiliso.

En la eposo, Rustaveli parolas pri la humanismaj idealoj de la mezepoka Eŭropo: kavalireco, amo, amikeco, korteza amo, kuraĝeco kaj bonŝanco. La herooj de la poemo estas kuraĝaj, filantropaj kaj bonvolaj, kvankam ili ne nur estas kartveloj. La regionoj de Arabio, Ĉino kaj Barato aperas en la poemo.

La historio temas pri pasia serĉado de virino, simbolo de la suno, forkaptita al la okcidento trans la maro, fare de kavaliro kiu prenas sur sin mem tasko liberigi ŝin.

Ankaŭ hungara pentristo Mihály Zichy faris ilustraĵojn por la libro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]