Knabineto kun alumetoj
| Den lille Pige med Svovlstikkerne | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Hans Christian Andersen |
| Lingvoj | |
| Lingvo | dana lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1845 |
| Ĝenro | fabelo • kristnaska fikcio |

Knabineto kun alumetoj (dane Den Lille Pige med Svovlstikkerne, "La eta knabino kun la alumetoj") estas fabelo de la dana verkisto Hans Christian Andersen. La rakonto estas dramo pri sonĝoj, espero kaj morto de knabineto. Ĝi unue estis publikigita en 1845 kaj adaptiĝis por multaj teatraĵoj kaj filmoj. Traduko de L.L. Zamenhof al Esperanto aperis en 1926.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En malvarma kaj neĝa nokto, silvestra vespero, malriĉa knabino provas vendi alumetojn surstrate. La knabino estas tre malriĉa, ŝi marŝas nudpiede en la malvarmo kaj neĝo, tremante ĉie, kaj ŝi eĉ ne havas mantelon por kovri sin. En siaj frostigitaj kaj tremantaj manoj ŝi tenas alumetojn kaj proponas ilin por vendo, sed vane. La homoj surstrate preterpasas ŝin kaj ne rimarkas ŝin. Ĉiu rapidas reveni al la varma hejmo, kie la familio atendas ĉirkaŭ la festa tablo.
La knabino estas tre malvarma, sed ŝi timas reveni hejmen, ĉar ŝia patro batas ŝin kiam ŝi ne sukcesas vendi alumetojn.
Kiam ŝi ne plu povas elteni la malvarmon, la knabino trovas kaŝejon ĉe angulo de la strato, kaj decidas ekbruligi unu alumeton por varmigi sin. Nur unu alumeton, ne pli. Sed la mondo rivelita antaŭ ŝiaj okuloj estas tiel bela kaj magia ke ŝi ekbruligas alian alumeton, kaj alian alumeton. En la lumo de la alumetoj ŝi vidas kelkajn belajn viziojn, inkluzive de kristnaska arbo kaj kristnaska vespermanĝo festata ĉirkaŭ la tablo en la hejmo de amema kaj feliĉa familio, same kiel vizio de ŝia kara, nun jam morta avino. Ŝi ekbruligas la ceterajn alumetojn, unu post alia, por daŭre sperti la belajn fantaziojn momentajn, ĝis ili ĉiuj finiĝis. Kiam venas la mateno, preterpasantoj trovas la knabinon morta, frosta ĉe la stratangulo, kun la bruligitaj alumetoj disĵetitaj apud ŝi.
Same kiel aliaj rakontoj de Hans Christian Andersen, ankaŭ la rakonto de la eta alumeta knabino finiĝas sen "feliĉa fino". La rakonto priskribas ekstreman malriĉecon, kie knabineto ne havas ŝuojn kaj ĉirkaŭpromenas en la neĝo nudpiede. Krome, ĝi priskribas la glaciiĝintajn korojn de la preterpasantoj, kiuj ne rimarkas la malfacilaĵojn de la knabino kaj volonte ignoras ŝin, ĝis ŝia tragika morto.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]La fabelon tradukis L.L. Zamenhof al Esperanto kun la titolo "Knabineto kun alumetoj". Ĝi aperis en 1926 en Fabeloj. Plena Kolekto, Dua Parto.
Adaptoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi rakonto de Andersen fariĝis klasikaĵo kaj ricevis multajn tradukojn kaj adaptojn tra la tuta mondo.
La rakonto ricevis plurajn filmadaptojn, inter ili en desegnita filmo The Little Matchgirl de Disney en 2006, kiu en 2006 ricevis la premion por la plej bona animacia filmo ĉe la 17-a Animacia Filmfestivalo en Zagrebo. En la Disney-filmo, kiam la knabineto ekbruligas alumetojn, ŝi vidas vizion de sia avino, kiu estis la nura persono kiu zorgis pri ŝi kaj traktis ŝin kun amo kaj bonkoreco. Ŝi ekbruligas la ceterajn alumetojn, unu post la alia, por konservi la vizion de sia avino kiel eble plej longe. En la Disney-filmo, finfine, kiam ŝi elĉerpigis alumetojn, la knabino mortas kaj ŝia avino prenas ŝian animon al la ĉielo, kie ŝi daŭre spertus la samajn mirindajn viziojn.
Modernaj versioj ŝanĝis la finon de la rakonto, tiel ke ĝia fino iĝis optimisma. En unu moderna ŝanĝo, bona familio estis enkondukita en la rakonton kiu trovis la knabinon sur la strato, kiam ŝi estis senkonscia, kaj prenis ŝin en sian hejmon. La knabino ricevis manĝaĵon, vestaĵojn kaj varman liton, kaj estis savita de malfacilaĵoj kaj malriĉeco.
Krome, la rakonto funkcias por opero, same kiel por orkestraj verkoj. En 2008 la muzikisto David Lang ricevis la Pulitzer-premion pri muziko pro sia pasiono-verko "The Little Match Girl Passion".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- The Little Match Seller, filmo de 1902
- "proksime-al-morto"-sperto
- Vilhelm Pedersen, la unua ilustristo de la fabeloj de Andersen
- To build a fire ("Konstrui fajron", 1910) du versioj de mallonga rakonto de Jack London pri plenkreskulo kiu suferas de hipotermio en la Yukon-Teritorio
- Infanlaboro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Knabineto kun alumetoj, en: Fabeloj. Plena Kolekto – Dua Parto.
- Den Lille Pige med Svovlstikkerne Originala dana teksto
- "The Little Match Girl" angla traduko de Jean Hersholt
- Pasiono de David Lang
