La knabo en striita piĵamo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La knabo en striita piĵamo
la du ĉefaktoroj en filma sceno
la du ĉefaktoroj en filma sceno
filmo
Originala titolo The Boy in the Striped Pyjamas
Produktadlando  Britio,  Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 12-a de septembro 2008
Daŭro 94 minutoj
Kameraado Benoît Delhomme
Buĝeto 12,5 milionoj da USD
Reĝisoro(j) Mark Herman
Produktisto(j) David Heyman
Scenaro Mark Herman
Laŭ la verko de John Boyne
Filmita en  Britio
Loko de rakonto Germana Regno
Muziko de James Horner
Ĉefrolantoj
Produktinta firmao Heyday Films 
BBC Film
IMDb
vdr

The Boy in the Striped Pyjamas (angle, en Esperanto "la knabo en striita piĵamo") estas brita filmo el la jaro 2008, reĝisorita de Mark Herman. Ĝi baziĝas sur samtitola romano de John Boyne. La du ĉefrolojn de la knaboj Bruno kaj Ŝmuel aktoris la junaj aktoroj Asa Butterfield kaj Jack Scanlon. La filmo ekde la 12-a de septembro 2008 estis demonstrata en la kinejoj de Britio kaj Irlando kaj ekde sekva jaro en aliaj landoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

SS-oficiro Ralf (aktorata de David Thewlis) estas nomumata komandisto de nazia koncentrejo. Li kun sia edzino Eva (Vera Farmiga), la 8-jara filo Bruno (Asa Butterfield) kaj la 12-jara filino Gretel (Amber Beattie) translokiĝas de Berlino al domo apud la koncentrejo. Bruno ne rajtas forlasi la ĝardenon de la domo kaj sopiras pri samaĝa amiko kaj pri iom da interesaj travivaĵoj. Do li malatentas la gepatran ordonon kaj elŝteliĝas el la ĝardeno, kaj tra la apuda arbaro trovas izolitan, negardatan angulon de la koncentrejo, kiun li komence kredas esti farmbieno.

Tra la barilo, li amikiĝas kun Ŝmuel (Jack Scanlon), samaĝa knabo, kaj regule revenas, portante nutraĵojn al la amiko kaj ludante kun li tra la barilo. Ŝmuel iom post iom malkaŝas al Bruno kio vere situas interne de la barile izolita areo, rakontas ke li kaj lia familio estis malliberigitaj, kaj devigataj porti la "striitajn piĵamojn" ĉar ili estas judoj.

Bruno kaj Gretel baldaŭ ricevas privatan instruiston, s-ron Liszt (Jim Norton), kiu plenigas siajn lecionojn je kontraŭjudisma kaj naziisma propagando. Gretel pli kaj pli iĝas fanatika nazio, kovrante la murojn de sia dormĉambro per naziaj propagandaj afiŝoj, kaj ekflirtanta kun la SS-leŭtenanto Kurt Kotler (Rupert Friend). Bruno, aliflanke, restas skeptika, ĉar ĉiuj judoj kiujn la knabo konas, inklude de la familia servisto Pavel (David Hayman), tute ne similas la propagande malamajn priskribojn de s-ro Liszt. Li vidas brutalajn agojn, kiuj konfliktas kun la propaganda idealo de armea heroismo, kiam Pavel akcidente renversigas la vinglason de Kotler ĉe la manĝotablo, kaj la furioza leŭtenanto unue insultas kaj poste mortbatas la serviston.

Post tiu evento, Ŝmuel estas sendata al la komandista domo por purigi glasojn. Bruno, nekonscia pri la konsekvencoj, donas al la amiko iom da kuko. Kiam Kotler vidas iom da kukerojn ĉe la lipoj de Ŝmuel, kaj akuzas lin pri ŝtelado, Ŝmuel diras al la oficiro ke Bruno estas lia amiko kaj donis al li la kukon. Timigita de la agresemo de Kotler, Bruno asertas ne koni la servan knabon kaj mensoge asertas ke Ŝmuel jam manĝis la kukon kiam li eniris. Kotler informas Ŝmuel'on ke ili "havos interparoleton pri kio okazas al ŝtelantaj ratoj". Bruno ne vidas la amikon dum pluraj tagoj, kaj kiam Ŝmuel fine revenas al la barilo, li havas nigran ŝveliĝon ĉirkaŭ la okulo. Tamen li pardonas Bruno'n kaj ili restas amikoj.

Elsa malsamopinias pri la kontraŭjudisma nazia ideologio sed estas tro timigita esprimi sian opinion, kvankam ŝi protestis pri la kruela trakto de Pavel fare de Kotler. Kiam Kotler senpripense mencias la kremaciejojn, ŝi ekkonscias ke la edzo prezidas amasmurdejon kaj ne laborigan institucion. Ŝi konfrontas la edzon pri tio, kaj ili decidas ke Elsa prenos la du infanojn al la onklino en la eta universitata urbo Hajdelbergo, malproksime de la militaj frontoj kaj de ĉiuj koncentrejoj.

La tagon antaŭ ol Bruno forvojaĝu, Ŝmuel malkaŝas ke la antaŭan tagon malaperis lia patro. Vidante bonan eblecon kompensi la antaŭan timeman mensogon, li fosas truon sub la barilo, survestas la striitan piĵamon kiun Ŝmuel antaŭe ŝtelis por li, kaj enŝteliĝas en la koncentrejon por serĉi kun la amiko ties ĉi patron. Bruno hororiĝas pro tio kion li vidas. La malhomeca trakto, malsatado kaj malsanado estas forta kontrasto al la nazia filmo "Theresienstadt" kiu antaŭe formis liajn impresojn pri koncentrejo. Dum la serĉo pri la patro de Ŝmuel, ili estas miksataj en grupon de judoj kiuj portiĝas al la koncentreja gasmurdejo.

En la komandista domo, la foresto de Bruno estas rimarkata kaj Elsa interrompas konferencon de la edzo, informante lin pri la foresto de la filo. Post kiam la patrino trovas la malfermitan fenestron tra kiu eliris Bruno, Ralf kaj liaj gardistoj eniras la koncentrejon por serĉi Bruno-n, dum Elsa kaj Gretel sekvas. En la gasmurdejo dume la du knaboj kun la aliaj anoj de la grupo estas devigataj nudiĝi, kun la supozo ke ili nur duŝu sin. Ili eniras la gasejon kaj kiam la mortiga gaso enfluas, la malliberuloj ekkrias kaj pugnofrapas la ŝlositajn pordojn. Ralf kun siaj gardistoj alvenas en la forlasitan dormejon kaj ricevas la informon ke la gasmurdo procedas temposkeme. Ralf elkrias la nomon de la filo, dum Elsa kaj Gretel falas sur la genuojn, kiam ili trovas la forlasitajn vestaĵojn de Bruno kaj komprenas ke li estas kunmurdita.

la du ĉefaktoroj en tipa filma sceno ĉe la koncentreja barilo

Filma muziko[redakti | redakti fonton]

La filma muziko estas komponita de James Horner. Jen listo de la unuopaj muzikaĵoj:

  1. "Boys Playing Airplanes" – 4:13
  2. "Exploring the Forest" – 2:36
  3. "The Train Ride to a New Home" – 3:34
  4. "The Winds Gently Blow Through the Garden" – 5:57
  5. "An Odd Discovery Beyond the Trees" – 2:51
  6. "Dolls Aren't for Big Girls, Propaganda is..." – 3:43
  7. "Black Smoke" – 1:43
  8. "Evening Supper – A Family Slowly Crumbles" – 7:53
  9. "The Funeral" – 1:54
  10. "The Boys' Plans, From Night to Day" – 2:36
  11. "Strange New Clothes" – 9:53
  12. "Remembrance, Remembrance" – 5:31

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]