La kvar Apostoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Paŭlo kaj Sankta Marko.
Sankta Johano kaj Sankta Petro.

La kvar Apostoloj estas panel-pentraĵo de la germana majstro de la Renesanco nome Albrecht Dürer. Ĝi estis finigita en 1526, kaj estas la lasta el siaj grandaj verkoj. Ĝi priskribas la kvar apostolojn laŭ grando pli granda ol natura. La Bavaria Elektisto Maksimiliano la 1-a akiris La kvar Apostolojn en 1627 pro premo de la patroj de la urbo Nurenbergo. Ekde tiam, la pentraĵo estis en Munkeno kaj, spite ĉiujn klopodojn de Nurenbergo ekde 1806, ĝi ne revenis.

La du paneloj montras Sanktan Johanon kun Sankta Petro en la fono kaj Sanktan Paŭlon kun Sankta Marko en la fono. Tiu lasta granda verko, nome "La kvar Apostoloj", estis donita de Durero al la urbo Nurenbergo — kvankam li rericevis 100 guldenojn.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kiam Durero revenis al Nurenbergo li produktis multajn famajn pentraĵojn tie, kiel kelkaj mem-portretoj. Sankta Johano kaj Sankta Petro aperas en la maldekstra panelo; dum la figuroj de la dekstra panelo estas Sankta Paŭlo kaj Sankta Marko. Kaj Marko kaj Paŭlo tenas Bibliojn, kaj Johano kaj Petro estas montrata legantaj el la malferma paĝo de la Evangelio de Johano. Malsupre en ĉiu panelo, estas citaĵoj el la Biblio.[2]

La apostoloj estas rekoneblaj per siaj simboloj:

  • Sankta Johano: malferma libro
  • Sankta Petro: ŝlosiloj
  • Sankta Marko: rulo
  • Sankta Paŭlo: glavo kaj fermita libro

Ili estas asociataj ankaŭ kun la kvar temperamentoj.

  • Sankta Johano: sangeca
  • Sankta Petro: flegma
  • Sankta Marko: kolereca
  • Sankta Paŭlo: melankolia

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erwin Panofsky, The Life and Art of Albrecht Dürer, Princeton, 1945, ISBN 0-691-00303-3
  2. Dürer's Four Apostles. Smarthistory at Khan Academy. Arkivita el la originalo je 2014-10-18. Alirita 18a de decembro 2012.