La lada tambureto
La lada tambureto | |
---|---|
Origine | Die Blechtrommel |
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Günter Grass |
Lingvoj | |
Origina lingvo | germana |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1959 |
Lando | Germanio |
Trajtoj | |
ISBN | 978-3423138192 |
Ĝenro | romano |
Loko de rakonto | Gdańsk • Duseldorfo • Bysewo • Polish Post Office in the Free City of Danzig • Wrzeszcz • Labesweg • Śródmieście • Forest Opera • Oliwa • Collegiate church of Gdańsk Wrzeszcz • Brzeźno • Main City • Zaspa Cemetery in Gdańsk • Metz • Parizo • Cabourg • Löwenburg • Jülicher Straße • Stockum • Altstadt (Düsseldorf) • Gerresheim |
Serio | Oriento-Okcidento |
Tradukado | |
![]() | |
Tradukinto | Tomasz Chmielik |
Eldonjaro de tradukita versio | 2000 |
Urbo de tradukita versio | Bielsko-Biała |
Eldoninto de tradukita versio | Kleks |
Paĝoj de tradukita versio | 533 |
ISBN de tradukita versio | 8371940793 |
La lada tambureto (germane Die Blechtrommel) estas romano de la germana verkisto Günter Grass. Ĝi aperis en 1959 kiel parto de lia trilogio Danziger Trilogie ("Danciga Trilogio") kaj apartenas al la plej signifaj romanoj de la germana literaturo post la Dua Mondmilito.
En 1979 la verko estis filmigita de Volker Schlöndorff kun scenaro de Volker Schlöndorff mem, Jean-Claude Carrière kaj Franz Seitz kaj la aktoroj Mario Adorf, Charles Aznavour, David Bennent, Heinz Bennent, Daniel Olbrychski, Katharina Thalbach, Angela Winkler kaj aliaj. La filmo ricevis Oskar-premion kiel plej bona ne-anglalingva filmo kaj la Oran palmon de Cannes.
En la romano aperas pola onklo (li fakte estis la biologia patro) de Günter Grass kiu estis pola esperantisto naskita en Malbork / Malborko kaj poste de la jaro 1922 loĝanta en Gdansko en Libera Urbo Gdansko kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo en Gdansko. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendanta la poŝtoficejon mortis tri tagojn poste en gdanska hospitalo pro la pafvundoj de ventro kaj kranio fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon. En tiu romano tamen la pola onklo (fakte patro) ricevas la pseŭdonomon Jan Broński, sed vera lia nomo estis Bernard Binnebesel. Filo de Bernard Binnebesel s-ano Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, same kiel la patro Bernardo) vivis en Malborko ĝis morto en la jaro 2015, li estis direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko, kaj ĝis morto li estis ano de la loka Esperanto-rondo "Kastelo". Günter Grass kelkfoje vizitis sian kuzon (fakte fraton) Arkadiusz Binnebesel en Malborko, kun kiu li tiam konsultis la faktojn necesajn por verki la faman romanon "La lada tambureto". En la filmo de Volker Schlöndorff la onklon (la patron) Jan Broński (Bernard Binnebesel) ludas pola aktoro Daniel Olbrychski.
La temo de la romano[redakti | redakti fonton]
La romano rakontas historion de la vivo de Oskar Matzerath – la infano adoleska (maturiĝanta) en la burĝa germana familio en la Libera Urbo Dancigo ĝis la fino de la 1930-aj jaroj. Oskar estas sub la influo de tri kulturoj (la kaŝuba, la germana kaj la pola) kaj ŝajnas havi tri gepatrojn: Agnes Matzerath (la kaŝubino), Alfred Matzerath (ŝia edzo germano) kaj Jan Broński (polo, kuzo kaj amanto de Agnes). Jan Broński estas pseŭdonomo por la romano, sed la vera nomo estis Bernard Binnebesel, polo kiu naskiĝis en Malbork / Marienburg / Malborko. Oskar Matzerath fakte estas Günter Grass kaj fakte lia biologia patro estis Bernard Binnebesel.
En Esperanto[redakti | redakti fonton]
La romano estis tradukita en Esperanton de Tomasz Chmielik kaj aperis en la Serio Oriento-Okcidento (n-ro 33), Bielsko-Biała: Kelks, 2000. — ISBN 8371940793. Unu el la herooj de la romano Jan Broński, fakte Bernard Binnebesel estis la unua polo-esperantisto el Malborko.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La libro en la katalogo de UEA
- Recenzo Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine en La Ondo de Esperanto
- Stanislavo Belov (2013-12-14) La lada tambureto: freneza historio pri freneza mondo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.
- Katalogo de[rompita ligilo] Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "la lada".
- Libroj de Günter Grass
- Webarchive template wayback links
- Romanoj pri la Dua mondmilito
- Verkoj el la esperantigita germanlingva literaturo
- Germanlingvaj romanoj
- Libroj aperintaj en 1959
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Serio Oriento-Okcidento
- Pikareskaj romanoj