La lingvo por ni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lingvo por ni estas "populara" kanto inter esperantistoj ĉe Esperanto-renkontiĝoj. La muziko venas de la skota popolkanto Bring Back My Bonnie to Me.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Sur montoj kaj step' indianoj
Ĉasadas kun ruĝfamili'
Kaj se vi postulas parolon,
Kanjone eĥiĝas la kri'
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.
En densa afrika ĝangalo
La bonaj amikoj de ni
Jam solvis la lingvan problemon
Tamtame resonas la kri'
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.
Ĉe norda poluso eskimoj
Vivadas en neĝ' kaj glaci'
Se ili bezonas parolon
Aŭdigas tutsame la kri'.
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.
Sur tuta la vasta terglobo
En urboj de ĉiu naci'
Troviĝas samideanaro
Kaj sonas de buboj la kri'.
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi kanto estas la unua de la vinilalbumo Ni kantu en Esperanto eldonita en 1964, kie trobadoras Frans Jahger.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La kanto estas verkita el koloniisma perspektivo. Por forpreni la plej gravan mankon ĝi ŝanĝiĝis plurfoje. La frazo "Sovaĝaj nigruloj sen Di'" iĝis "Nigruloj sen teknologi'" kaj poste "la bonaj amikoj de ni". Tamen la baza strukturo restas koloniisma. Malgraŭ kelkaj protestoj la tradicia versio reaperis en la rusa disko "Oraj Kantoj" (2002), ĉar ĝi estas la tradicia formo, populara dum fermiteco de la lando en 1960-aj-70-aj jaroj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.