La mala educación

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mala educación
filmo
Originala titolo La mala educación
Originala lingvo hispana lingvo • latina lingvo
Kina aperdato 2004
Ĝenro novnigra filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, filma dramo, samseksemeca filmo, mistera filmo, krimfilmo, suspensa filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Pedro Almodóvar • Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Katalunio
Muziko de Alberto Iglesias • John Debney
Rolantoj Gael García Bernal • Fele Martínez • Lluís Homar • Javier Cámara • Daniel Giménez Cacho • Paco Maestre • Francisco Boira • Leonor Watling • Sara Montiel • Alberto Ferreiro • Pedro Almodóvar • Petra Martínez • Sandra Montiel
Produktinta firmao El Deseo
IMDb
vdr

La mala educación (La malbona edukado) estas hispana drama filmo de 2004 de GLAT-temaro, reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj stelulita de Gael García Bernal, Fele Martínez kaj Daniel Giménez Cacho. La agado okazas en Madrido en 1980 kaj la filmo rakontas la renkonton de sukcesa kinreĝisoro, Enrique Goded, kun iama kolego de lernejo, Ignacio Rodríguez.

La filmo estis premierita la 19an de marto 2004 en Hispanio, kaj la 10an de septembro samjare en Meksiko. Ĝi estis prezentita en pluraj internaciaj kinfestivaloj kiel tiuj de Cannes, Novjorko, Moskvo kaj Toronto antaŭ premieri la 19an de novembro 2004 en Usono. La filmo sukcesis kaj atingis pozitivajn kritikojn, estis konsiderita kiel reveno de Almodóvar al drama etapo, ĉe filmoj kiel MatadorLa ley del deseo.[1]​ Oni emfazis la gravon de la kinarto "de aŭtoro" en la vreko.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Enrique Goded estas fama kinreĝisoro kiu ricevas la viziton de mistera aktoro serĉanta laboron kiu asertas esti Ignacio, iama kolego de lernejo kaj unua amo. Tiu "Ignacio", kiu nun deziras esti nomita Ángel, estis verkinta historion pri ili mem: infaneco de ambaŭ en katolika lernejo, kaj fizikaj kaj seksaj misuzoj suferitaj el la direktoro, pastro Manolo. ekde tiam interplektiĝas scenoj de la estanteco kun aliaj de la pasinteco: en kiuj elstaras la fascino de la pastro Manolo por Ignacio infana, de anĝela kantovoĉo, kaj la manovroj de la pastro por solece nur kun Ignacio kontentigi sian pasion (sen klaraj scenoj). Enrique skeptikas, ĉar ne klare identigas la amitan Ignacio kun la nuntempa Ignacio. Tial Enrique veturas al Galegio ĉe la patrino de Ignacio, kaj tie li malkovras, ke la vera Ignacio mortis antaŭ kvar jaroj, kaj ke la falsa Ignacio estas reale lia pli juna frato, Juan.

La scivolemo de Enrique kreskiĝas kaj li sentas veran altiron. Tiukadre li akceptas fari la filmon laŭ la historio de Juan, kiu krome ludos la rolon de 'Zahara', Ignacio transĝenra en sia matureco. Samtempe, Enrique kaj "Ignacio" amaferas. La filmo finiĝas per renkonta sceno: Zahara venas al la lernejo por ĉantaĝi la pastron Manolo; tiukadre lia helpanto la pastro José intervenas kaj murdas Zahara. Finfilminte tion (nur tiam oni konstatas, ke la sceno estas fikcia parto de la filmo, ke Zahara ne ekzistas, same kiel ĉiuj scenoj de la infaneco), "Ignacio" neatendite ekploras.

Tiam venas al filmejo iu Manuel Berenguer, kiu sciis pri la filmo, kaj malkaŝas sin kiel la vera pastro Manolo, kiu iam malpastriĝis. Manuel konfesas al Enrique, ke la filmofino ne estas tiom fikcia: ke la vera Ignacio reale ĉantaĝis Manuel; kiu siavice enamiĝis de Juan, la frato de Ignacio. Ambaŭ amaferis kaj konstatis, ke ambaŭ volis vidi Ignacio mortinta. Ignacio estis heroinomaniulo, kaj Juan donis al li puran heroinon kaj tial Ignacio mortis pro trodozo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Gael García Bernal, protagonisto de La mala educación.
  • Gael García Bernal kiel Juan / Ángel Andrade / Zahara
  • Fele Martínez kiel Enrique Goded
    • Raúl García Forneiro kiel juna Enrique
  • Daniel Giménez Cacho kiel pastro Manolo
  • Javier Cámara kiel Paca/Paquito
  • Petra Martínez kiel patrino
  • Leonor Watling kiel Monica, vesto-gardistino
  • Lluís Homar kiel Sro. Manuel Berenguer
  • Francisco Boira kiel Ignacio
    • Nacho Pérez kiel juna Ignacio
  • Juan Fernández kiel Martín
  • Alberto Ferreiro kiel Enrique Serrano

Temoj[redakti | redakti fonton]

La reĝisoro de La mala educación Pedro Almodóvar kun Penélope Cruz.

La reĝisoro neis, ke temas pri membiografia filmo, kvankam li agnoskas, ke multaj el liaj vivmomentoj estas kaŝe en la scenaro.[3] Eble pro tio, en tiu filmo la tradicia ina universo de Almodóvar iĝas samseksa universo, en la transvestismo de Zahara kaj Paca, la transseksemo ĉe Ignacio, kaj la ambaŭseksemo, reprezentita de la seksa ambigueco de Juan, Enrique Serrano kaj Manuel Berenguer.

La temo de la seksa misuzo fare de ekleziuloj enkadriĝas ene de la eduksistemo de la nomita "nacikatolikismo" de la epoko de la diktaturo de Francisco Franco, kio rezultas en la titolo La malbona edukado. Tiel eblas la unuigo de la protagonistaj roluloj ene de nekonfesebla sekreto, ĉefe ĉirkaŭ la rolulo de la pastro Manolo.[4]

La reĝisoro ne forgesas siajn tradiciajn obsedojn: la pasia kaj neracia amo kaj la animaleca seksallogo. Ekzemplo de tio estas la rilato inter la roluloj Juan kaj Manuel Berenguer. Manuel Berenguer estas preta detrui sian propran vivon por atingi favorojn de Juan; kaj tiu faras klopodojn kaj ĉantaĝojn al tiu cele al sukceso en la kinetoso kaj al forigo de la balasto de sia frato.

"Kino ene de kino", estas temo jam aperinta en antaŭaj filmoj de Almodóvar kiel ĉe ¡Átame! kaj La flor de mi secreto; en La mala educación estas gravo ankaŭ por la intrigo per la fikcia scenaro, miksante kaj konfuzigante realon kaj fikcion.[5]

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La premiero de La mala educación estis markita per la okazintaĵoj de la atencoj de la 11a de marto en Madrido. La premiero devis prokrastiĝi unu semajnon, ĉar ĝi estis planita por la 12a de marto 2004.[6]

Pro la montro de pedofilio en la filmo fare de ekleziulo, la Katolika Eklezio forte malakceptis la filmon, ĉefe en landoj kiel Pollando, kun granda procento de katolikoj.​

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis Deltell La mala educación (Pedro Almodóvar, 2004) 31a de majo 2012. Alirita la 27an de Aprilo 2023.
  2. «Bad education». Rotten Tomatoes (en angla). Alirita la 26an de oktobro 2007.
  3. Pedro Almodóvar Autoentrevista 27a de oktobro 2007, 13a de junio 2003 en Club cultura. Arkivita la 15an de oktobro 2007 en [1]
  4. La mala educación. Crítica Alirita la 27an de oktobro 2007. Departamento de Cine, Escuela de Artes, Universidad Central de Venezuela. 2004, en Zona Moebius. Arkivita en [2] la 12an de novembro 2007.
  5. Diego Guerra La mala educación. Arkivigite je 2021-11-22 per la retarkivo Wayback Machine 2004, en Ocho y medio. Alirita la 27an de oktobro 2007.
  6. «Pedro Almodóvar suspende el estreno de ´La mala educación´». Diario Córdoba. 12a de marto 2004. Arkivita el originalo la 23an de januaro 2009. Konsultita la 27an de aprilo 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]