La malsanulo pro imago
La malsanulo pro imago. (Le Malade imaginaire) Komedio en tri aktoj, de Molière el la jaro 1673, el la franca tradukis Rektoro Wilhelm Velten, Lingvokomitatano kaj Komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe la Saksa Esperanto-Instituto, Dresden. Eldonita de Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig (Esperanto-Fako), 1911, 98 p. „La traduko ĝenerale estas bonega, kaj bone reproduktas la klaran, precizan kaj elegantan stilon de Molière.“ (R. M., La Ondo de Esperanto, 1912 p. 30)