La mirinda historio de Petro Schlemihl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mirinda historio
de Petro Schlemihl
La mirinda historio de Petro Schlemihl
La mirinda historio
de Petro Schlemihl
Aŭtoro Adelbert von Chamisso
Eldonjaro 1922
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 84
vdr

La mirinda historio de Petro Schlemihl estas rakonto de Adelbert von Chamisso, kiu aperis en la jaro 1814. La germanlingva originalo havas la titolon Peter Schlemihls wundersame Geschichte.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Petro Schlemihl [ŝlemil], la protagonisto, konatiĝas kun stranga sinjoro, kiu ofertas al li nekutiman negocon: Donu al mi vian ombron kaj vi ricevos monsaketon, kiu neniam malpleniĝos. Petro akceptas, sed mallonge poste li spertas, ke la riĉaĵo malfeliĉigas lin. Pro la mankanta ombro la homoj timas kaj forpuŝas lin, kaj fine eĉ la amatino lin forlasas. Li revidas la fremdan viron, kiu montriĝas esti la Diablo kaj redonus al Petro la ombron, se tiu vendus al li sian animon. Tiun negocon Petro Schlemihl rifuzas, li forĵetas la monsaketon kaj fuĝas. La reston de sia vivo li pasigas solece, sed kontente kiel natursciencisto.

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

El la germana originalo Eugen Wüster tradukis la libreton Esperanten kaj titoligis ĝin La mirinda historio de Petro Schlemihl. Ĝi aperis en Lepsiko ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en la jaro 1922. La 82-paĝa traduko konstituas volumon 7 en la serio Internacia Mondliteraturo. En 2007 Mondial prizorgis reeldonon.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Fantazia rakonto pri viro perdinta sian ombron. Traduko fidela, preciza lerte uzanta ĉiujn eblecojn de nia lingvo.
Oni asertas ke la karaktero de Schlemihl iom respegulas tiun de Chamisso, same senlanda kaj necerta pri siaj opinioj. La vendita ombro estus ĉiuj vantaĵoj tiel ŝatataj de l' homoj kaj la sola rifuĝejo estus por ambaŭ la naturo kaj ĝia studado. La ŝajne nur stranga rakonto havas do filozofan flankon. 
— 1922, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 214; Historio de Esperanto II, paĝo 507
Citaĵo
 Wüster, la konata aütoro de la plej grava E.-vortaro, kies precizan labormanieron la esp.-istaro jam delonge konas, peras en tiu ĉi volumeto la ĉefverko de Chamisso. La aŭtoro estas klasikulo en la mondliteraturo, interesa pro tio, ĉar li, naskita franco, skribis ne nur germane sed germanece. Li same kiel Schlehmihl perdis sian ombron: La patrujon, kiu „ne malebligas la interproksimiĝon de la ombrohavantoj, povante sen difektiĝo kunfandiĝi kun aliaj ombroj al pli granda unuajo“ (Wüster). La figuro de la senombrulo mondkonatiĝis el tiu verko tradukita en preskaŭ ĉiujn kulturlingvojn. La E.-traduko estas valora inter alie pro la precizaj, klarigantaj notoj, el kiuj aukaü la prononco de fremdvortoj estas precize ĉerpebla. — Nur unu demandon stilan: Ĉu efektive la konstanta uzo de prepozidoj antaŭ adverboj estas rekomendinda? 
— Smital. Aŭstria Esperantisto n029 (feb 1927)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]