La morto de Marat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Morto de Marat
La Morto de Marat
Jacques-Louis DavidLa Mort de Marat1793
oleo-pentraĵo sur tolo
165 × 128,5 cm
Reĝaj muzeoj por Belaj Artoj de Belgio (Belgio)
vdr

La morto de Marat estas fama pentraĵo kaj majstroverko de fama franca pentristo Jacques-Louis David.

Marat, revolucia ĵurnalisto kaj parlamentano, kaj amiko de David, estis mortigita la 13-an de julio 1793 de la ĝirondanino Charlotte Corday. David organizis spektaklan funebraĵon, kaj Marat estis enterigita en la Panteono. Ĉar li mortiĝis en banujo, David volis, ke lia korpo estis merĝita en la banujo dum la funebra parado, sed la korpo jam ekputriĝis kaj pro tio anstataŭe ĝi estis laŭvice malsekigita per akvo dum la homaro estis vidinta ĝin, plena je enormaj vundoj.

Post tiom da eventoj ĉirkaŭ la maniero kaj ujo kie estis Marat dum sia mortiĝo, ĝi iĝis la temo de la pentraĵo. La morto de Marat eble estas la plej konata verko de David. La pentristo devis labori rapide, sed la rezulto estis simpla kaj ĉiopova bildo. Tio devenas el la simpleco kaj kontrasto inter la centra bildo lumigita (Marat, tolaĵoj kaj ia speco de tablo) kaj la malhelega fono. Tiele la imago de Marat rimarkindas plie kaj plue. Ankaŭ la fakto, ke li estis verkinta dum sia morto, restas en la memoro de la rigardanto.

La temo kaj maniero de la pentraĵo restas tiom en la memoro, ke ĝi aperas tiele en aliaj verkoj de ĉiu stilo aŭ epoko, ekzemple en la teatraĵo de Peter Weiss, nome Marat-Sade aŭ germanlingve Die Verfolgung und Ermordung Jean Paul Marats dargestellt durch die Schauspielgruppe des Hospizes zu Charenton unter Anleitung des Herrn de Sade de 1963.