La naskiĝo de la Lakta Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La nasko de la Lakta Vojo)

La naskiĝo de la Lakta Vojo (hispane: El nacimiento de la Vía Láctea) estas pentraĵo de la pentristo Peter Paul Rubens, realigita en 1636, kiu troviĝas en la Prado-Muzeo kun la inventario-numero P01668. Filipo la 4-a mendis al Rubens, kune kun aliaj pentristoj kiaj Velázquez, la ornamadon de la Turo de la Haltejo, la distriĝo-domo de la reĝo situinta en la Monto Pardo.

La fama mitologia heroo Heraklo (Herkulo por romianoj) estis la filo de Zeŭso kaj la morta Alkmena. Alkmena kuŝis unu nokton kun Zeŭso kaj la edzino de la supera dio influita de la ĵaluzo sendis du serpentojn por mortigi la etan infanon en sia lulilo sed li strangolis ilin per siaj potencaj manoj. Tamen, Zeŭso sukcesis ke Heraklo akiru la senmortecon estante mamnutrata de Hera mem, metante la infanon ĉe la mamo dum ŝi dormis. La impeto de la infano vekis la diinon kiu, ofendita, bruske forigis lin. La elverŝita lakto formis la stel-vojon kiu kondukas al la Olimpo, la Lakta vojo.