La neidentigitulino de Sejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La neidentigita knabino de Sejno

La neidentigita knabino de Sejno, ofte konata kiel l'inconnue de la Seine, estis neidentigita juna virino kies mortmasko populariĝis inter artistoj, kiuj metis ĝin sur la muroj de siaj domoj, post la jaro 1900. Ĝi inspiris multajn verkistojn kaj en la franca kaj en aliaj lingvoj.

Laŭ la afiŝisto George Villa kiu ricevis tiun informon el sia majstro Jules Lefebvre, la mortmasko estis farita el la vizaĝo de modelino kiu mortis pro tuberkulozo ĉirkaŭ 1875[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maurice Bessy (1981) Mort où est ton visage p. 160.