Johano Maria Vianney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La pastro de Ars)
Sankta
Johano Maria Vianney
la pastro de Ars
sankta
paroĥestro
paroĥestro
Persona informo
Jean-Marie Vianney
Naskiĝo 8-a de majo 1786
en Dardilly, Lionio, Reĝlando Francio
Morto 4-a de aŭgusto 1859
en Ars-sur-Formans, Ain, Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Basilique d'Ars vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Presbytère du curé d'Ars vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • pastro vd
Laborkampo Eklezio vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika Eklezio
Beatigo 8-a de januaro 1905, Romo de Pio la 10-a
Kanonizo 31-a de majo 1925, Romo de Pio la 11-a
Ĉefsanktejo la Sanktejo de St. Johano Maria Vianney, Ars-sur-Formans, Ain, Francio
Festotago 4-a de aŭgusto
Patroneco Francaj pastroj, paroĥestroj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Baptisto Maria VIANNEY (france Jean Baptiste Marie Vianney) (8-a de majo 17864-a de aŭgusto 1859), aŭ la Pastro de Ars (france Curé d'Ars) estas sanktulo de la Katolika Eklezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johano Maria naskiĝis la 8-an de majo 1786 en la vilaĝo Dardilly, apud Liono, en neriĉa kaj pia kamparana familio. Liaj infanaj jaroj okazis dum la Franca revolucio kaj ties Teroro. Oni persekutis pastrojn, lojalajn al la Romkatolika Eklezio, oni malfermis preĝejon, do sakramentojn sacerdotoj faris kaŝe, sen ŝtata permeso, pro kio ili povis esti mortigitaj. Johano Maria unuafoje konfesis siajn pekojn en propra hejmo kaj unuafoje prenis komunion en grenejo, dum Meso en kaŝiteco celebrita fare de sekreta pastro.[1]

Jam dum infanaĝo Johano Maria Vianney revis esti pastro. Nur 20-jaraĝa li komencis pretiĝi por la pastreco per la gvidado de abato Balley, paroĥestro de Écully, sed post tri jaroj, la 26-an de oktobro 1809 oni rekrutigis Johanon Marian. Li neintence perdis sian taĉmenton kaj tiel fariĝis dizertinto. Nur post amnestio de Napoleono je 1810 li povis reveni al studado. Johano Maria iris en malaltan seminarion de Verrières-en-Forez je 1812, kaj en sekva jaro li iris en altan seminarion en Liono. Li estis multe pli aĝa, sed malpli klera ol siaj samkursanoj. La lernado estis tre malfacila por li, kaj dufoje oni malaprobis lin ĉe la fina ekzameno. Fine li sukcesis transpasi la ekzamenon. La 23-an de junio 1815 li diakonĝis, kaj la 13-an de aŭgusto 1815 li pastriĝis.

Komence Johano Maria fariĝis vikario en Écully. En 1818, post la morto de abato Balley, oni sendis lin al Ars. Tie li revekas la kredon de siaj paroĥanoj per predikado, sed ĉefe per la preĝado kaj vivostilo. Li fariĝis fama unue en la ĉirkaŭaĵo, poste en la tuta lando. Alvenadis pilgrimantoj por aŭdi liajn predikojn kaj konfesi siajn pekojn al li. En la 1827 da pilgrimantoj estis ĉirkaŭ dudeko ĉiutage, en la 1958 ili estis ĉirkaŭ 100000 dum jaro. Pro la Pastro de Ars oni devis ŝanĝi trajnajn kaj diliĝencajn horarojn. Dum multaj horoj ĉiutage li konfesprenis, oni lin nomis “malliberulo de konfesejo”. La 4-an de aŭgusto 1859 Johano Maria mortis en la paroĥa domo en Ars.[2]

Honorado[redakti | redakti fonton]

Johano Maria Vianney estis beatigita en la 8-a de januaro 1905 fare de Pio la 10-a, Pio la 11-a kanonizis lin la 31-an de majo 1925 kaj en la 1929 deklaris lin patrono de paroĥestroj .[3] En la 1959 Johano la 23-a dissendis la enciklikon “Sacerdotii Nostri Primordia”, glorigantan de Johano Maria Vianney.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Espero Katolika, la numero 7-9, 2009, p. 102-105. "Vivo sub la rigardo de Dio, SANKTA JOHANO MARIA VIANNEY".
  2. Events and dates. Main dates in the life of the Curé of Ars (angle).
  3. Ibid

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto
  • “Johano Vianney, la sankta pastreto de Ars”. — Fratoj de la Karitato, S-kta Kamilo Instituto, 1958. — 32 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]