La rakontoj de Hoffmann
| Les contes d'Hoffmann | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| drama muzika verko | |||||
| Aŭtoroj | |||||
| Lingvoj | |||||
| Lingvo | franca lingvo | ||||
| Eldonado | |||||
| Eldondato | 1881 | ||||
| Ĝenro | Franca komika opero • opero | ||||
| |||||
La rakontoj de Hoffmann (originala franca titolo: Les contes d'Hoffmann) estas "fantasma opero en 5 aktoj" (antaŭe: "en 3 aktoj, prologo kaj epilogo") de la franca komponisto Jacques Offenbach. La libreto baziĝis sur teatraĵo verkita de Jules Barbier kaj Michel Carré kaj premieris en 1851 [1], kiu baziĝas sur tri rakontoj de E.T.A. Hoffmann, La sabloviro ("Der Sandmann"), Rat Krespel kaj La perdita reflektaĵo ("Das verlorene Spiegelbild") de La aventuroj de la novjara nokto ("Die Abenteuer der Sylvester-Nacht"), kiuj estas teksitaj en unu solan intrigon.
Jules Barbier ellaboris la libreton de la opero el ĉi tiu teatraĵo laŭ peto de Jacques Offenbach. Hoffmann mem estas la heroo de la rakontoj en la opero — kontraste al la literaturaj verkoj de Hoffmann, en kiuj la viraj herooj havas malsamajn nomojn aŭ estas fikciaj rakontantoj en la unua persono .
Les contes d'Hoffmann premieris la 10-an de februaro 1881, post la morto de la komponisto, ĉe la Opéra-Comique en Parizo. Depende de la versio/aranĝo, la prezentado daŭras inter 2,5 ĝis 3,5 horojn.
La partituro estis eldonita de Choudens en Parizo kaj spertis plurajn represojn kaj reviziojn.
Tiu opero estas unu el la plej ofte prezentitaj operoj en la franca repertuaro kaj plie estas konsiderata preskaŭ neapartigebla parto de iu ajn klasika repertuaro.
Roluloj
[redakti | redakti fonton]- Hoffmann - tenoro
- Muzo - mezosoprano
- Niclausse - mezosoprano ( travesti parto )
- Olimpia , Antonia , Giulietta , Stella – soprano
- Lindorf , Coppelius , Doktor Miracle , Dapertutto - baso
- Andrès , Cochenille , Frantz , Piticchinaccio – tenoro
- Spalanzani - tenoro
- Krespel - baso
- Voĉo de Patrino - aldo
- Schlemil - baritono
- Hermann - baritono
- Natanaelo - tenoro
- Luther - baso
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton][[scores:Category:{{{id}}}|Senpagaj partituroj de Les contes d'Hoffmann]] en la International Music Score Library Project
