Rolo de kristanismo en okcidenta kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La rolo de kristanismo en okcidenta kulturo)
Disputo pri la Sankta Sakramento de itala Renesanca artisto Rafaelo, 1509–10
Ortodoksa geedziĝo, Katedralo de Sankta Cyrill kaj Methodius, Prago, Ĉeĥio.
Kristana familio diranta gracon antaŭ manĝo.
La Biblioteko pri la familia historio de la eklezio estas la plej granda biblioteko de la mondo dediĉita al genealogia esploro.

Rolo de la katolika eklezio en okcidenta kulturo[redakti | redakti fonton]

La Katolika Eklezio ludis gravan rolon en la formado de okcidenta kulturo [1] [2] [3] [4]. La influo de la Romkatolika Eklezio estis tiel granda ke ĝis la Klerismo ĝi estis la nurunua fonto de bazaj sociaj servoj, kiel ekzemple edukado kaj sano, la establado de universitatoj (kiel ekzemple la Universitato de Oksfordo kaj Kembriĝo, Universitato de Parizo (Sorbonne)) kaj pli [5].

Krome, ekzistas historiistoj kiuj asertas ke la eklezio havis pozitivan kaj signifan efikon al la evoluo de scienco [5] [6] Laŭlonge de la historio ekzistis pastroj (plejparte jezuitoj) kiuj okupiĝis pri multaj kampoj de scienco, inkluzive de astronomio, genetiko, meteologio, sismologio, fiziko [7] [8]. [8] [9] Signifa parto de tiuj pastroj iĝis la "patroj" de esplorado en tiuj kampoj (kiel ekzemple Gregor Mendel kaj Georges Lemaître kaj Gregorio la 13-a kaj Athanasius Kircher, Koperniko) kaj pli. Tamen, laŭ aliaj historiistoj, la eklezio havis negativan efikon al la evoluo de scienco. Kiel ekzemplo, estas donita la kazo de la proceso de Galilejo, kiu estas konsiderata unu el la famaj konfliktoj en la historio inter religio kaj scienco. Kvankam la kazo estas pli kompleksa. Ĝis certa punkto, la Romkatolika Eklezio plejparte montris pozitivan kaj tolereman sintenon al la laboro de Galilejo, kaj Galilejo havis proksimajn kaj amikecajn rilatojn kun altrangaj membroj de la eklezio [10].

Krome, ĉirkaŭ 65,4% de la nobelpremiitoj en la diversaj kampoj apartenas al kristanismo en ĝiaj diversaj formoj (statistiko por la 20-a jarcento, 1901-2000). [11] Kaj 60% de la Nobel-premiitoj pri fiziko estas kristanaj (de 1901-1990) [13].

La Romkatolika Eklezio influis medicinon, bonfarajn servojn [12], ekonomion [13] [14] [15], kulturon, filozofion ; literaturo, lingvoj, lingvistiko, muziko, teatro, kaj politiko [16], juro [17], edukado [18], anatomio, arkitekturo, certgrade instigis ĝiajn kredantojn zorgi pri persona higieno [19], kaj zorgis pri konservado de familia vivo [20].

La kultura influo de la Katolika Eklezio sur la okcidenta mondo estas granda. festotagoj kiel Pasko kaj Kristnasko estas festataj kiel universalaj ferioj; la Gregoria kalendaro, enkondukita de papo Gregorio la 13-a, estas la kalendaro, kiu estas uzata en la granda plimulto de la landoj de la mondo por determini ankaŭ "civilajn" datojn, kaj pere de la kristana nombrado de la jaroj (Anno Domini), la sistemon laŭ kiu jaroj estas kalkulitaj relative al la proksimuma jaro de la naskiĝo de Kristo.

Katolika kristanismo daŭre estas la religio de la plimulto de loĝantoj en kelkaj centraj okcidentaj landoj, inkluzive de Italio, Francio, Hispanio, Portugalio kaj Pollando, same kiel landoj en Sudameriko kiel ekzemple Argentino, Brazilo, Meksiko, kaj ankaŭ konsistigas signifan kaj ne malgranda minoritato en pluraj landoj inkluzive de Usono, Kanado, Germanio kaj Aŭstralio.

Laŭ multaj historiistoj, la Romkatolika Eklezio havis negativan efikon al temoj kiel ekzemple antisemitismo [21], homofobio [22] [23], mizoginio [24] kaj sklaveco. Gvidinte la perforton de la Krucmilitoj kaj la Inkvizicio. Krome, ekzistas historiistoj kiuj asertas ke la eklezio havis negativan influon en politiko dum la kolonia periodo [25] kaj pro la ligo kaj subteno por diktaturoj kaj totalismaj reĝimoj en Sudameriko kiel ekzemple Argentino [26] kaj Ĉilio kaj Italio, Hispanio, Portugalio, Aŭstrio kaj Kroatio [27].


Eduko[redakti | redakti fonton]

Nombro de katolikaj institucioj tra la mondo por la jaro 2000[28]  
Institucioj #
parokoj kaj misiejoj 408,637
Primaraj kaj mezlernejoj 125,016
Universitatoj 1,046
Hospitaloj 5,853
Orfejoj 8,695
Hejmoj por maljunuloj kaj hadikapuloj 13,933
Apotekoj, leprulejoj, infanvartejoj kaj aliaj institucioj 74,936


Bildaro[redakti | redakti fonton]



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cambridge University Historical Series, An Essay on Western Civilization in Its Economic Aspects, p.40:Hebraism, like Hellenism, has been an all-important factor in the development of Western Civilization; Judaism, as the precursor of Christianity, has indirectly had had much to do with shaping the ideals and morality of western nations since the christian era.
  2. Caltron J.H Hayas, Christianity and Western Civilization (1953),Stanford University Press, p.2:That certain distinctive features of our Western civilization — the civilization of western Europe and of America— have been shaped chiefly by Judaeo - Graeco - Christianity, Catholic and Protestant.
  3. Horst Hutter, University of New York, Shaping the Future: Nietzsche's New Regime of the Soul And Its Ascetic Practices (2004), p.111:three mighty founders of Western culture, namely Socrates, Jesus, and Plato.
  4. Fred Reinhard Dallmayr, Dialogue Among Civilizations: Some Exemplary Voices (2004), p.22: Western civilization is also sometimes described as "Christian" or "Judaeo- Christian" civilization.
  5. 5,0 5,1 Koch, Carl. (1994) The Catholic Church: Journey, Wisdom, and Mission. Early Middle Ages: St. Mary's Press. ISBN 978-0-88489-298-4.
  6. Dawson, Christopher. (1961) Crisis in Western Education. ISBN 978-0-8132-1683-6.
  7. Wright, Jonathan. (2004) The Jesuits.
  8. Woods 2005.
  9. Encyclopædia Britannica Jesuit
  10. Walsh, James Joseph, The Popes and Science; the History of the Papal Relations to Science During the Middle Ages and Down to Our Own Time, Fordam University Press, New York 1908, p. 19.
  11. Baruch A. Shalev, 100 Years of Nobel Prizes (2003),Atlantic Publishers & Distributors, p.57: between 1901 and 2000 reveals that 654 Laureates belong to 28 different religion Most (65.4%) have identified Christianity in its various forms as their religious preference.
  12. Encyclopædia Britannica Church and social welfare
  13. Weber, Max "The Protestant Ethic and The Spirit of Capitalism" (Penguin Books, 2002) translated by Peter Baehr and Gordon C. Wells
  14. Encyclopædia Britannica Property, poverty, and the poor
  15. Weber, Max. (1905) The Protestant Ethic and the Spirit of Capitalism.
  16. BiBle and Law
  17. chruch and law
  18. Encyclopædia Britannica Forms of Christian education
  19. (en) Pureco, KIAL ĜI ESTAS TIOM GRAVA?
  20. Encyclopædia Britannica The tendency to spiritualize and individualize marriage
  21. Walter Laqueur (2006)" The Changing Face of Antisemitism: From Ancient Times to the Present Day, Oxford University Press, (ISBN 0-19-530429-2). p.62
  22. CCC 2357
  23. trans. in Derrick Sherwin Bailey, Homosexuality and the Western Christian Tradition, (London: Longmans, Green, 1955), 73-74
  24. Feminist philosophy of religion
  25. Melvin E. Page, Penny M. Sonnenburg. (2003) Colonialism: an international, social, cultural, and political encyclopedia, Volume 1. ABC-CLIO. “Of all religions, Christianity has been most associated with colonialism because several of its forms (Catholicism and Protestantism) were the religions of the European powers engaged in colonial enterprise on a global scale.”.
  26. Los Angeles Times: Argentine Cardinal Named in Kidnap Lawsuit, 17 April 2005
  27. The Vatican and Fascism in the 20th century
  28. Froehle, Bryan; Gautier, Mary (2009). Global Catholicism Portrait of a World Church. The University of Michigan. ISBN 978-1570753756.