La rondine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La rondine.jpg

La rondine (La hirundo) estas opero en tri aktoj de Giacomo Puccini por Itallingva libreto de Giuseppe Adami, bazita sur libreto de Alfred Maria Willner kaj Heinz Reichert.

Puccini kompletigis la muzikon de La rondine, por libreto de Giuseppe Adami, en 1916 post du jaroj de laboro, kaj ĝi estis premierita en la Granda Teatro de Montekarlo la 27an de marto 1917. La opero estis dekomence mendita por la Carltheater de Vieno; Tamen, la eksplodo de la Unua Mondmilito malhelpis la premieron tie. Plie, la firmao Ricordi estis malakceptinte la muzikon de la opero - la filo de Giulio Ricordi nome Tito estis tiam zorge kaj priskribis la operon kiel "malbona Lehár".[1] Ĝi estis tenita de ties rivalo, Lorenzo Sonzogno, kiu aranĝis la unuan ludon en neutrala Monako.[2] Ĝi estas la malplej konata el la maturaj operoj de Puccini, kaj la komponisto plulaboris reviziante ĝin ĝis sia morto.

La rondine estis dekomence planita kiel opereto, sed Puccini nuligis parolan dialogon, metante la verkon pli proksime de la formo de opero. Moderna revizianto priskribis La rondine kiel "kontinua fabriko de kantecaj valsaj muzikoj, kaptilaj pop-stilaj melodioj, kaj nostalgia ammuziko," dum karakterigis la intrigon kiel reciklado de roluloj kaj okazaĵoj el verkoj kiaj 'La traviata' kaj 'Die Fledermaus'.[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Ĉe Magda, la poeto Prunier esprimas siajn teoriojn pri amo. Estas festeto kun amikinoj. Prunier verkas unuan verson kaj Magda duan pri historio de Doretta. Partoprenas ankaŭ servistino Lisette, kiu enkondukas vizitanton Ruggero. Prunier kiu scias kiromancion profetas por Magda hirundan historion: ŝi elmigros al amo. En akto 2a maskita Magda renkontas kun Ruggero en pariza trinkejo. Lisette kaj Prunier formas alian paron. En akto 3a Magda kaj Ruggero estis kunvivintaj dum kelkaj monatoj, kaj ŝi planas geedziĝi, sed ŝi scias ke ŝia fia pasinteco malhelpus tion. Lisette kaj Prunier havas malfacilaĵojn. Kiam Ruggero anoncas ke lia patrino akceptus Magda kondiĉe ke ŝi estas tiom akceptebla kiel diras li, Magda komprenas ke ŝi ne povos edziniĝi al li, rezignas kaj revenas kun sia malnova protektanto, Rimbaldo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

  1. Phillips-Matz (2002) p. 245
  2. Gavin Plumley, "Puccini's Bittersweet Operetta", San Francisco Opera programo, Nov/Dec 2007, pp.30/31
  3. (3a Sep 1984) “Puccini Mit Schlag”, New York Magazine 17 (35). 

Fontoj

  • Budden, Julian (2002), Puccini: His Life and Works, Oxford: Oxford University Press, 2002 ISBN 9780198164685 ISBN 0-393-30089-7
  • Fisher, Burton D. (2004), "Puccini, Giacomo", Opera Classics Library Puccini Companion: The Glorious Dozen, Boca Raton, FL: Opera Journeys Publishing, 2004 ISBN 0-9673973-5-9
  • Kendell, Colin (2012), The Complete Puccini: The Story of the World's Most Popular Operatic Composer, Stroud, Gloucestershire: Amberley Publishing, 2012. ISBN 9781445604459 ISBN 1-4456-0445-0
  • Seligman, Vincent (2007), Puccini Among Friends, ?? UK: Read Books, 2007 ISBN 9781406747799

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]