La sekreta historio de la Mongoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Paĝo de ĉina eldono de 1908 de La sekreta historio de la Mongoloj. Mongola teksto en ĉina transkribo, kun vortaro dekstre de ĉiu linio

La sekreta historio de la Mongoloj (en tradicia mongola: Monggol-un Nigucha Tobchiyian.png Mongγol-un niγuca tobčiyan, en ĥalĥa mongola: Монголын нууц товчоо, Mongolyn nuuts tovchoo[1]) estas la plej antikva survivinta mongol-lingva literatura verko. Ĝi estis verkita por la reĝa familio de la Mongola Imperio iom post la morto de Ĝingis-Ĥano en la jaro 1227, fare de anonima aŭtoro kaj probable origine en ujgura skribmaniero, kvankam ĉiuj el la survivintaj tekstoj derivas el transskriboj aŭ tradukoj en ĉina skribo datanta el la fino de la 14a jarcento, kompilita de la Dinastio Ming sub la nomo La sekreta historio de la Juana Dinastio (en ĉina 元朝秘史 kaj en Hanyu Pinyin Yuáncháo mìshǐ).

La sekreta historio estas konsiderata kiel nura plej grava indiĝena mongola rakonto pri Ĝingis-Ĥano. Laŭlingve ĝi havigas la plej riĉan fonton de antaŭ-klasika mongola kaj mezmongola.[2] La sekreta historio estas konsiderata kiel verko de klasika literaturo kaj en Mongolio kaj en la resto de la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Citoj[redakti | redakti fonton]

  • UNKNOWN. (1993) Chinggis Khan: The Golden History of the Mongols. London: The Folio Society.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. re-transkribita el ĉina 忙豁侖紐察 脫[卜]察安 mánghuōlúnniǔchá tuō[bo]chá'ān. La karaktro 卜 ne estas inkludita en la ĉin-transkribitaj titoloj de la kopioj konataj nuntempe, sed tio povas esti rezulto de korupto. William Hung, 'The Transmission of the Book Known as "The Secret History of the Mongols"', Harvard Journal of Asiatic Studies, Vol. 14, No. 3/4 (Dec 1951), p.440
  2. Igor de Rachewiltz, The Secret History of the Mongols: A Mongolian Epic Chronicle of the Thirteenth Century (Brill: Leiden, The Netherlands) at xxvi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]