La sepa sigelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La sepa sigelo. – Filmo (1957), kies originala titolo estas Det sjunde inseglet. de Ingmar Bergman. La filma verko komenciĝas per la moto “Kiam (la Ŝafido) malfermis la sepan sigelon, fariĝis silento en la ĉielo por ĉirkaŭ duono de horo (Ap 8,1)”. La scenredakta teksto devenas el la samaŭtora teatra verko, kiu tamen havis malsaman titolon kaj ne entenis apokalipsajn resonojn. La filmo enmediiĝas en iu Danio buĉade infektita pro la “nigra pesto”. Kavaliro Antonius Block, reveninta el krucmilito, estas terurita antaŭ la perspektivo de l’ postmorta nenio: se Dio ne ekzistas, nenio sencas! Antonius komencas esti ronĝata pro dubiga anodio. Kaj jen sur la marborda strando li renkontas la homfiguran Morton, kun kiu komenciĝas longdaŭra ŝakludo. Dum la defio, Antonius, kiu estas akompanata de sia materiismema kaj senprobleme vivema ŝildisto, trairas la landon. Travagante li renkontas ulojn kiuj, kaptitaj de timego, sin torturas en pekliberigaj maceriĝoj, kaj hororajn eventojn tipajn de la mezepokaj jam kliŝe bildigitaj, dum aliaj homoj, antaŭ la minacanta elviviĝo, sin allasas al voluptaĵoj. La kavaliro trafas ankaŭ foirĵonglistan familion travivantan laŭ amo kaj reciproka respekto, kiu ŝajnas ne eĉ percepti, en sia sereneco, la ĉirkaŭan tragedion. Danke al tiu renkonto kaj intima observo pri ĝia anima sereneco, Antonius retrovas la kredon kaj unuiĝon al Dio. Tiam li fariĝas kapabla kompreni la logikon de la sinofero.

Rekomenciĝas ŝakludo, la lastfoja, en kiu, laŭaverte de la Morto, kun sia venko ĝi kunportos al sama destino de morto kaj la venkiton kaj la ĉeestantojn. La Morto venkas la ŝakludon, sed ne lojale: estas Antonius, fakte, kiu kombinas, per lerta ruzaĵo, okazon, por ke ĝi siafavore trompe ŝanĝu sur la ŝaktabulo la dispozicion de la ŝakpecoj, sed ĝuste en tiu momenta distraĵo la foirĵonglista familio sukcesas forgliti el mortonta grupo kaj sin savi. La kavaliro, do, elektas perdi sian vivon por havigi al la foirĵonglista familio la oportunon forfuĝi. Tiel la Morto, kiu ĉiujn venkas, estas iele venkita: perspektivo, tiu lasta, kiu plentrafas la koron de la Apokalipso: la venkinto de la morto estas la Ŝafido, kiu malfermas la sepan sigelon.

Pri arteco de la filmo preskaŭ ĉiulande ĝi ricevis laŭdon kaj, samtempe, konsenton pri la temo, kiu nin senpere metas antaŭ la plej grava demando, nome pri la rilato inter la homo kaj Dio, kaj antaŭ la kadukeco de l’ vivo, tra irvojo, kiu kondukas la protagoniston alfronti kun la timo kaj despero de la homoj antaŭ la morto, timo, kiu estas sinonimo de manko je fido je la Dio riveliĝanta en la Apokalipso. Nur rilate partan enhavon oni levis iom da malkonsento pro pejorativaj bildoj pri la religiaj moroj de la Mezepoko, kiuj pagas ion obolan al modaj kliŝoj.


Eksteraj ligiloj

http://web.archive.org/20091026151717/it.geocities.com/latanadelgiaguaronews/NUMERO6/settimo_sigillo.htm