La sieĝo de Numantio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unua paĝo de la Comedia del çerco de Numancia, manuskripto 15.000 de la Nacia Biblioteko de Hispanio.

La sieĝo de Numantio estas tragedio de la Renesanco verkita ĉirkaŭ 1585 fare de Miguel de Cervantes inspirita en la malvenko de Numantio dum la keltiberaj militoj antaŭ la povo de la Antikva Romo en la 2-a jarcento a.K.

Nomita El cerco de Numancia, sed ankaŭ La Numancia — kaj en plej fruaj atestiloj Comedia del cerco de Numancia, La destruición de Numancia kaj Tragedia de Numancia —, ĝi disvastiĝis el du manuskriptaj tekstoj: nome la 15.000 de la Nacia Biblioteko de Hispanio — nome kopio por aktoroj (uzota de teatra kompanio) de la 17á jarcento — kaj la kodekso «Sancho Rayón», konservita en la Hispanic Society of America, transskribita de Antonio de Sancha en 1784 modernigante la ortografion, kun Viaje del Parnaso. Neniu de la du atestiloj povas estis konsiderata proksima al la originalo de Cervantes, kvankam la modernaj eldonistoj preferas eldoni La Numancia el la manuskripto Sancho Rayón.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Numantio, keltibera urbo, rezistis dum jaroj la atakojn de la trupoj de la romia generalo Skipio, kies trupoj iom moligis siajn kutimojn. La generalo predikas al siaj trupoj kaj decidas konstrui elfosaĵon por malsatigi la urbon. Du ambasadoroj el Numantio proponis pactraktaton, sed Skipio malakceptis.

En Numantio dume, la aŭguroj antaŭvidis la detruon de la urbo. Tamen la hispanaj estroj proponas personan lukton (numantiano kontraŭ romano) por decidi la finon de la milito. Skipio, kiu deziras konkeri la fortikaĵon pere de la malsato, ne akceptas la proponon.

La lacegaj urbanoj pretas al senespera eliro, sed la virinoj, timante sian sorton post la probabla malvenko en manoj de la romianoj, petas la detruon de la urbaj havaĵoj, la konsumon de la viando de la malmultaj romiaj prizonuloj kaj sian propran morton antaŭ suferi la sendignigon de la perforto fare de la romia armeo. Poste ili mortigas unuj la aliajn. La romianoj eniras en dezerta urbo kiam ili vidas la lastan loĝanton de Numantio salti el turo por eviti esti promenigita kiel milita rabaĵo en triumfa parado en Romo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MARRAST, Robert, «Introducción» de El cerco de Numancia, Madrido, Cátedra, 1999 (4a eld.), paĝoj 11-36. ISBN 84-376-0446-X.