La bona arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La sindonema arbo)
The Giving Tree
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Shel Silverstein
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 7-a de oktobro 1964
Eldonejo Harper
vdr
kovrilo de "The Giving Tree"

La bona arbo (angle: The Giving Tree) estas infanlibro verkita originale en la angla en 1964 de la usona aŭtoro Shel Silverstein. Originale eldonita de Harper & Row, ĝi estas unu el la plej famaj verkoj de Silverstein. Ĝi estas tradukita en multajn lingvojn. En Esperanto ekzistas du tradukaĵoj -- unu de Victor Sadler kaj alia de So Gilsu. La tradukaĵo de So Gilsu titoliĝas La sindonema arbo (1983)[1].

Ĝi temas pri knabo kaj pomarbo kiu lin amas. La arbo donas al la knabo ĉion, kion li deziras: unue siajn foliojn kaj pomojn, kaj poste siajn branĉojn kaj eĉ sian trunkon. Ĉe la fino de la libro, la knabo estas maljunulo kaj volas nur sidi kaj ripozi, do la arbo lasas lin sidi sur ĝia stumpo.

En la originala anglalingva libro, la aŭtoro uzas la pronomon she (ŝi) por indiki la arbon. Tial oni ofte diras, ke ĝi simbolas la patrinon de la knabo. Sed en ambaŭ esperantaj tradukaĵoj, la tradukintoj anstataŭe uzas la pronomon ĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shel Silverstein, La sindonema arbo. (Trad. So Gilsu). Seulo: Korea Ligo de Esperantistaj Instruistoj, 1983.