La sociedad de la nieve
La sociedad de la nieve | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | La sociedad de la nieve |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2023, 9 sep. 2023, 15 dec. 2023, 15 dec. 2023, 4 jan. 2024 |
Ĝenro | aventura filmo, filmbiografio, drama filmo, historifilmo, suspensa filmo |
Kameraado | Pedro Luque |
Reĝisoro(j) | Juan Antonio Bayona |
Produktisto(j) | Sandra Hermida • Belén Atienza Azcona • Juan Antonio Bayona |
Scenaro | Bernat Vilaplana |
Muziko de | Michael Giacchino |
Rolantoj | Enzo Vogrincic • Matías Recalt • Agustín Pardella • Rafael Federman • Agustín Della Corte • Carlos Páez Rodríguez • Maximiliano de la Cruz • Esteban Bigliardi • Tomas Wolf |
Honorigoj | Goya Award for Best Film |
IMDb | |
La sociedad de la nieve (La neĝosocio) estas hispana drama filmo de 2023, reĝisorita kaj verkita de J. A. Bayona, bazita sur la samnoma libro de Pablo Vierci, kiu siavice baziĝis sur samnoma dokumenta filmo de Gonzalo Arijón kiu rakontas la akcidenton de la flugo 571 sur Andoj en 1972.[1]
Ĝi estis elektita de la Kinakademio de Hispanio por reprezenti Hispanion en la Oskar-premioj de 2024 en la kategorio de Plej Bona Eksterlanda Filmo.[2] Krome temas pri la tria plej premiita filmo en la historio de la Goya-premioj, malantaŭ Mar adentro kaj ¡Ay, Carmela!.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Urugvaja aviadilo en kiu veturas teamanoj de rugbea Old Christians Club de Montevideo krasas sur la montaro Andoj en areo tute kovrita je neĝo kaj survivintoj devas organiziĝi por survivado super la ekstremaj vivkondiĉoj, ĉefe kiam ili ekscias, ke ili estas konsiderataj mortintaj fare de la aŭtoritatoj, kiuj jam ne plu serĉas ilin. Manko de manĝaĵoj kondukas ilin al uzado de la karno de kadavroj por vivteni sin, spite la dekomencajn malakceptojn, kio iĝas unu el la plej konataj modernaj kazoj de kanibalismo. Dek ses personoj el 45 aviadilanoj survivis.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mayorga, Emilio (29a de aprilo 2022). «Netflix, 'The Impossible' Director J.A. Bayona Wrap Spain Shoot on 'Society of the Snow,' an Uplifting Disaster Movie». Variety. Konsultita la 22an de majo 2022.
- ↑ «'La sociedad de la nieve', de Juan Antonio Bayona, candidata de España a los Oscars». El Periódico. 20a de septembro 2023.
- ↑ Carlos Boyero, ‘La sociedad de la nieve’: retrato creíble y emotivo del horror que se vivió en el accidente aéreo en los Andes El País, 15 DEC 2023, alirita la 23an de oktobro 2024.