La sorto de homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Судьба человека
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miĥail Ŝoloĥov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1956
Eldonejo Q4166004
vdr

La sorto de homo (ruse Судьба человека: Судьба человека, translit. Sudba Ĉeloveka) estas mallonga rakonto verkita de sovetia rusa verkisto Miĥail Ŝoloĥov en 1956.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Kun la eksplodo de la Granda Patriota Milito, la kamiona ŝoforo Andreij Sokolov devas lasi la vivon por aliĝi al la armeo kaj adiaŭis sian familion. En la unuaj monatoj de la milito, li vundiĝis kaj estas kaptita de Nazioj. En malliberiĝo, kiel militkaptito, li spertas ĉiujn ŝarĝojn de la koncentriĝa tendaro. Pro sia kuraĝo li montris al la ĉefo de tendaro, ke li rifuzas trinki kun li je la venko de Nazioj. Bonegŝance li evitas sian ekzekuton kaj fine sukcesas eskapi de la Nazioj. En mallonga feritempo en sia hejmurbo, Sokolov eltrovas, ke lia amata edzino Irina kaj ambaŭ de iliaj filinoj estis mortigita dum la bombado. Li tuj revenas al la fronto, nekapabla resti en sia hejma urbo plu. La nura familiano Andreij kiun li ankoraŭ havas estas lia filo, kiu ankaŭ servas en la armeo kiel oficiro. Ĝuste je Venkotago, Andreij ricevas sciigon, ke lia filo estis mortigita je la lasta tago de la milito. Post la milito, soluleca kaj funebra, Andrei Sokolov ne revenas al sia urbo kaj laboras ie alia. Li renkontas malgrandan knabon Vanija, kiu estis lasita orfo, ĉar kaj lia patrino mortita kaj lia patro perdiĝis en batalo. Sokolov diras al la knabo, ke ek de nun kaj por ĉiam li estos lia patro. Tio ĉi donas al la knabo (kaj al li mem) esperon por nova vivo.

Fono[redakti | redakti fonton]

La intrigo de la rakonto estas bazita sur veraj eventoj. En la printempo de 1946, ĉasanta Ŝoloĥov renkontis homon, kiu rakontis al li ĉi tiun rakonton. Ŝoloĥov estis trafita kaj diris: "Mi skribos mallongan rakonton pri tio ĉi, mi certe faros." Dek jarojn poste, leginte kelkajn mallongajn rakontojn de Hemingway kaj Remarque, Ŝoloĥov verkis "La sorton de homo" en sep tagoj.[2]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La sorto de homo / Trad.: A. AGOSTI kaj N. DANOVSKIJ. - Moskvo: Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1965.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Якименко, Л. Г. , Б. А. Введенский. (1957) Шолохов М. А.. М.: Большая советская энциклопедия.
  2. ФЭБ: Примечания: Шолохов. Собрание сочинений. Т. 8. — 1960 (текст). Alirita 2017-06-16.