La stepa lupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Steppenwolf
Aŭtoroj
Aŭtoro Hermann Hesse
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1927
Ĝenro filozofia fikcio
vdr

La stepa lupo estas eble la plej fama romano de Hermann Hesse, kiu kombinis la aŭtobiografian stilon kun iuj elementoj de fantasto, en la fina de la verko. La libro estas iel reflekto de la profunda spirita-krizo de lia vivo en la dua jardekaj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de 1924, Hesse edziĝis kun dua edzino, la kantistino Ruth Wenger. Tamen la verkisto eliris el Basilea kaj poste forlasis sian edzinon, dum lia aflikto kreskis kaŭze de lia izoliĝo. En 1926 Hesse publikigis libron de poezio titolita La krizo, kiu estas anonco de La stepa lupo.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Harry Haller estas maljuna, malsana viro. Li skribas manuskriptojn pri sia vivo kaj sia ekzistaj problemoj: soleco kaj izoliĝo. Harry Haller kreas la nomon stepa lupo por si mem. Dum la definitiva krizo, Haller konas al Hermine, kiu invitas lin al vivi novajn spertojn.