La vita nuova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dante kaj Beatrice, de la antaŭrafaelisma pentristo Henry Holiday, kiu imagas la renkonton inter Dante kaj Beatrice ĉe la Ponto Sankta Triunuo.

La Vita Nuova ([la ˈviːta ˈnwɔːva]; itale por "La nova vivo") aŭr Vita Nova (Latina titolo) estas teksto de Dante Alighieri publikigita en 1295. Ĝi estas esprimo de mezepoka ĝenro de korteza amo en prozmetra stilo, kombino de kaj prozo kaj verso. Krom ties enhavo, ĝi elstaras ĉar estis verkita en itala, anstataŭ en la Latina tiam plej kutima por tiaj verkoj; kun la aliaj verkoj de Dante, ĝi helpis establi la Toskanan dialekton kiel normigo por la Itala lingvo.[1]

La prozo kreas iluzion de rakonta kontinueco inter la poeziaĵoj; estas la vojo de Dante por rekonstrui sin mem kaj sian arton laŭ terminoj de evolua sento de limigoj de korteza amo (nome la sistemo de ritigita amo kaj arto kiun Dante kaj liaj poet-amikoj heredis el la provencaj poetoj, de la siciliaj poetoj de la kortego de Frederiko la 2-a, kaj de la toskanaj poetoj antaŭ ili). Foje ĉirkaŭ 20jaraĝa, Dante decidis klopodo verki ampoezion kiu estis malpli centritaj en la memo kaj pli cela al amo kiel tio: li klopodis plialtigi la kortezaman poezion, multajn el ties tropoj kaj ties lingvaĵon, en sakran ampoezion. Beatrice por Dante estis la enkorpiĝo de tiu tipo de amo — travidebla al tio Absoluta, inspirante la integrigon de deziro okazigita de la belo kun altiro de animo por la diina brilo.[2]

Historio kaj kunteksto[redakti | redakti fonton]

Referencata de Dante kiel sia libello, aŭ "libreto", La nova vivo estas la unua el du kolektoj de versaro verkiaj de Dante en sia vivo. La Vita Nuova estas prozmetro, nome peco kiu estas formata de kaj verso kaj prozo, en la stilo de la verko de Boecio nome Konsolo de Filozofio.

Dante uzis ĉiun prozmetron kiel rimedo por kombini poeziaĵojn verkitajn laŭlonge de periodoj de ĉirkaŭ dek jaroj - La Vita Nuova enhavas siajn verkojn el antaŭ 1283 al ĉirkaŭ 1293.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La dupartaj komentoj de Dante klarigas ĉiujn poemojn, lokigante ilin ene de la kunteksto de sia vivo. La ĉapitroj enhavas poeziaĵojn konsistantajn el tri partoj: la duone membiografia rakonto, la liriko kiu rezultis el tiuj cirkonstancoj, kaj mallonga struktura resumo de la liriko.[3] La poemoj prezentas enkadrigan historion, memoriga pri la amo de Dante al Beatrice el sia unua vido de ŝi (kiam li estis naŭjaraĝa kaj ŝi okjaraĝa) la tutan vojon ĝis sia bedaŭro post ŝia morto, kaj lia determino verki pri ŝi "kio neniam estis verkita pri ajna virino."

Ĉiu separata sekcion de la komentaro rafinas la koncepton de Dante pri romantika amo kiel la komenca ŝtupo en spirita disvolvigo kio rezultas en la kapablo por dia amo (vidu artikolon korteza amo). La malkutima alproksimigo de Dante al sia peco kaj la verkado en itala pli ol en Latino markis ŝlosilan punkton en la eŭropa poezio, kiam multaj verkistoj abandonis tre alte stiligitajn formojn de verkado por pli simpla stilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu LEPSCHY, Laura. (1977) The Italian Language Today. aŭ ajnan alian historion de la Itala lingvo.
  2. Beatrice. Treccani. Alirita 16a de Septembro 2015.
  3. Ĝis ĉ. 31, la resumo aperas post la poemo. Starte en ĉ. 31, enhavo de la tria canzone, kiu sekvas la morton de Beatrice, Dante diras ke li faros la canzone aspekti "pli vidveca" lokigante la strukturan dividon antaŭ la poemo. Dante tenas tiun ordon por la cetero de la libro (Musa 63).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dante Alighieri, Vita Nova, a cura di E. Moore, Oxford, Stamperia dell'Università, 1894.
  • Dante Alighieri, La Vita Nuova, edizione critica per cura di Michele Barbi, Firenze, Bemporad & Figlio, 1932.
  • Dante Alighieri, Vita Nova. A cura di Guglielmo Gorni, Collana Nuova raccolta di classici italiani annotati, Torino, Einaudi, 1996, pp. XLVIII-390; ed. bilingue Vie nouvelle, a cura di J.-Ch. Vegliante, Paris, Class. Garnier, 2011; nuova ed. rivista da Guglielmo Gorni in Dante Alighieri, Opere, a cura di Marco Santagata, vol. I, Collana i Meridiani, Milano, Mondadori, 2011.
  • Dante Alighieri, Vita Nova, a cura di Luca Carlo Rossi, Milano, Oscar Mondadori, Arnoldo Mondadori Editore, 1999.
  • Dante (2012). Vita Nova. Traduko kaj enkonduko de Andrew Frisardi. Evanston, IL: Northwestern University Press. p. 408. ISBN 978-0-8101-2721-0.
  • Dante (1992). Vita Nuova. Traduko de Mark Musa. Oxford: Oxford UP. ISBN 978-0-19-954065-5.
  • Frisardi, Andrew (2013). The Young Dante and the One Love. London: Temenos Academy. p. 48. ISBN 978-0956407887.