La vivo (ludo)
La vivo (ludo) | |
---|---|
Dato de lanĉo | oktobro 1970 |
La ludo de vivo estas dudimensia ĉela aŭtomato, kiun en 1970 publikigis matematikisto John Horton Conway. Malgraŭ siaj facilaj reguloj la ludo de vivo estas Turing-kompleta, kio signifas, ke ĝi povas simuli iun ajn Turing-maŝinon.
la reguloj[redakti | redakti fonton]
En la ludo de la vivo la mondo estas senfina dudimensia ĉelaro kiu evoluas laŭ diskretaj temperoj. Ĉiu ĉelo estas aŭ viva aŭ malviva dum unu tempero kaj havas ok najbarajn ĉelojn.
La ĉelaro ŝanĝas en ĉiu tempero laŭ la jenaj reguloj:
- Ĉiu viva ĉelo kiu havas malpli ol du vivajn najbarojn ĉelojn mortas pro soleco. Tiaj ĉeloj estas malviva dum la sekvonta tempero.
- Ĉiu viva ĉelo kiu havas du aŭ tri vivajn najbarajn ĉelojn ankaŭ vivas dum la sekvonta tempero.
- Ĉiu viva ĉelo kiu havas pli ol tri vivajn najbarajn ĉelojn mortas pro malsoleco.
- Ĉiu malviva ĉelo kiu havas tri vivajn najbarajn ĉelojn ekvivas pro reproduktado.
La ludanto elektas la unuan staton de la ludo, tio estas, kiuj ĉeloj vivas komence. Poste la ludanto konsideras la evoluon de la mondo. La evoluoreguloj kaj la unua stato de la ludo regas ties tutan evoluon sen plia interago de la ludanto.