La vojo (kasedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La vojo (ĝanfranko))
La Vojo
Kovrilo de La Vojo
Artisto Gianfranco Molle
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 1977
Daŭro
Ĝenro kantaŭtoro
Popola muziko
Firmao La nuova frontiera
vdr

La Vojo estas sonkasedo de Ĝanfranko (Gianfranco Molle), eldonita de la nuova frontiera en 1977 (poste ĉe Edistudio: dua eldono en 1979, tria en 1986). Ĝi estis inter la unuaj komerce vendataj sonkasedoj en Esperanto, do iusence klasikaĵo.

La kasedo prezentas 15 kantojn tute malsamspecajn. Kelkaj estas movadaj kaj originalaj, ekzemple Verda Ĉapo kaj Ludoviko, aliaj politikaj kaj tradukitaj, kia Franca Majo, laŭ itala originalo de Fabrizio de André (Canzone di Maggio). La nomon de la kasedo donis la kanto La Vojo, poemo de Zamenhof lerte muzikigita de Ĝanfranko.

La kasedon akompanas tekstlibreto kun enkonduko de Humphrey R. Tonkin. La libreto uzas por ĉiuj nomoj minusklajn komencajn literojn, do ankaŭ « la vojo » kaj « ĝanfranko » estas skribitaj minuskle.

Enhavo de la sonbendo:

  1. Verda ĉapo
  2. Samtempaj sezonoj
  3. Franca Majo
  4. La milito de Pjero
  5. Novembra spleno
  6. Córdoba
  7. Iu diras jes, iu diras ne
  8. 70.000 (Petr Bezruč, Tomaŝ Pumpr, Ĝuljo Kappa)
  9. Ŝpinu la lanon
  10. Ja ni venkos
  11. Vjetnama patrino
  12. Ludoviko
  13. La ŝipestro de Morogoro
  14. La vojo (Ludoviko Lazaro Zamenhof, Ĝanfranko Molle)
  15. Por Paco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]