Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro estas amara satiro de la fama eduksciencisto kaj propagandanto de la ideo de internacia lingvo Johano Amoso Komenio (1592-1670) verkita en la komenco de la tridekjara milito (1623). Junulo antaŭ elekto de sia profesio volas unue trarigardi la Mondon. Tuj aliĝas al li du gvidantoj, Scivolemo kaj Iluzio; la unua lin tiras per brido, la alia surnazigis al li okulvitrojn, tra kiuj ĉio aspektas bele, sed ili ne sidas bone sur lia nazo kaj li povas el sub ili vidi la realon. La Mondo mem estas granda ronda urbo kun ses ĉefaj stratoj: en la unua loĝas familioj, en la dua metioj, en la tria sciencoj, en la kvara religioj, en la kvina soldatoj kaj en la sesa regantoj. La junulo trarigardas la unuopajn stratojn kaj estas terurita, kiom da falseco ekzistas en la familia kaj profesia vivo de homoj, eĉ en la religioj. Fine de la urbo staras Kastelo de Fortuno: la blinda Fortuno kaptas hazarde personojn, kiuj ne meritas honorigon, kaj metas ilin en sian kastelon, por fari ilin feliĉaj kaj senmortaj. En la centro de la urbo sur granda placo troviĝas Kastelo de Saĝeco, reĝino de la Mondo. La junulo el sub la okulvitroj vidas, ke la Saĝeco en la realo estas malsaĝeco. Terurita li forkuras el la urbo kaj fermas sin en sia koro, kie li fine trovas paradizon en interparolo kn Kristo. La verko en koncizigita formo estis esperantigita kaj aperis en libro Lumo en tenebroj de František Kožík (biografio de Komenský, kun fragmentoj el lia verkaro, 1992).