Laboristo kaj Kolĥozanino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laboristo kaj Kolĥozanino
koloso • skulptaĵaro • monumento [+]
Koordinatoj55° 49′ 42″ N, 37° 38′ 48″ O (mapo)55.82822837.646689Koordinatoj: 55° 49′ 42″ N, 37° 38′ 48″ O (mapo)

ArkitektoBoris Iofan

Estiĝo1937

Laboristo kaj Kolĥozanino (Moskvo)
Laboristo kaj Kolĥozanino (Moskvo)
DEC
Laboristo kaj Kolĥozanino
Laboristo kaj Kolĥozanino
Lokigo de Moskvo en Rusio

Map
Laboristo kaj Kolĥozanino

Vikimedia Komunejo:  Worker and Kolkhoz Woman [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La statuo sur sovetia stampo

Ekde la 25-a de majo ĝis la 23-a de novembro 1937 okazis la Internacia ekspozicio de Parizo (EXPO - 1937). Ĝi okupis areon apud mondfame konata Triumfa Arko farita de Gustave Eiffel.

La Sovetian pavilonon aranĝis arkitekto Boris Iofan, kiu proponis kroni la eksponejon per la grandioza skulptaĵo "Laboristo kaj Kolĥozanino" (ruse Рабочий и колхозница) fare de Vera Muĥina. La tuta komplekso prezentis tiaman socialisman reĝimon kaj ĝiajn atingojn. La laboristo tenas enmane martelon kaj la kolĥozanino havas serpon, kio kune kreas la simbolon de Sovetunio. Vira modelo estis fama rusa aktoro Sergej Stolarov. Alteco de la skulptaĵo farita el rustorezista ŝtalo atingas 25 metrojn, pezo — 80 tunojn.

La 1-an de aŭgusto 1939 en Moskvo ekfunciis Tutsovetunia Agrokultura Ekspozicio. Ekster ĝia norda enirejo oni starigis la monumenton "Laboristo kaj Kolĥozanino" kaj konstruis la grandan basenon, kio entute tre beligis la distrikton Ostankino.

En 2003 oni decidis renovigi la skulptaĵon kaj aldoni la eksponejon en ĝia soklo por pli utile uzi la terenon, kie cirkulas streĉa strata trafiko inkluzive la unurelan fervojon unuan en Moskvo. Tamen pro financaj kaj ceteraj problemoj restaŭrado estis kelkfoje prokrastita. Ĝi finfine revenis al ĝia loko ĉe TEC la 28-an de novembro 2009. La 4-an de decembro 2009 okazis ĝia inaŭguro, kiun partoprenis tiama urboestro Jurij Luĵkov multe apoginta la transformiĝan procezon.

La alteco de la nova, diverskolora piedestalo egalas 34,5 metrojn, en kiu troviĝas trietaĝa eksponejo kaj kelkaj haloj. Sur ĝi staras la renovigita skulptaĵo "Laboristo kaj Kolĥozanino", kies supraĵon protektas speciala mastiko. La ĉefan enirejon ornamas la originala USSR blazono konserviĝinta ekde 1937. La plej alta pinto de la skulptaĵo atingas 60 metrojn kaj estas videbla elmalproksime.

Ekde 1947 la monumento estas emblemo de la kinokoncerno Mosfilm.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]