Labortablo (komputilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Labortablo GNOME
Cinnamon Desktop
‏Plasma 5 - la plej nova labortabla KDE
‏ - labortablo bazita sur GNOME 2

En komputilaj interfacoj, la labortablo estas la kromnomo por la ĉefa ekrano de la operaciumo.

Ĝia nomo derivas de ĝia simileco al oficeja skribotablo kiu enhavas diversajn ilojn necesajn por agadoj kaj operacioj de oficeja laboro.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Kutime la labortablo enhavas ĉefan interfacon por aliri programojn kaj lokojn en la komputilo, per la dosiersistemo, same kiel taskobreton.

Krome, la labortablo eĉ povas inkluzivi interfacojn kiuj permesas aliron al dezirata objekto, inkluzive de dosierujoj, ŝparvojaj ikonoj kaj menuoj.

Plej multaj labortabloj havas pliajn elementojn kaj kontrolojn kiuj povas helpi al la uzanto kiel ekzemple, lingvan stangon, horloĝon, voĉo-adaptilon, kaj pli.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]