Labyrinthodontia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Frua (iĥtjostegala) labirintodonto.

Labyrinthodontia (el greka, "labirinto-denta") estas formortinta amfibia subklaso, kiu konstituis kelkajn el la dominantaj animaloj de la fina Paleozoiko kaj komenca Mezozoiko (antaŭ ĉirkaŭ 390 al 150 milionoj da jaroj). Tiu grupo evoluis el lobnaĝilaj fiŝoj en la Devonio kaj estas praulo de ĉiuj vivantaj tervivaj vertebruloj. Tiele ĝi konstituas evolucian gradon (nome parafiletika grupo) pli ol natura grupo (klado). La nomo priskribas la bildon interne de la dentino kaj de la emajlo de la dento, kio estas ofte la nura parto de bestoj kiuj fosiliiĝas. Ili estas tre distingitaj pro la tre forta kraniŝirmo (el tio la malnova nomo "Stegocephalia"), kaj la kompleksaj vertebroj, kies strukturo estas utila en malnovaj klasigoj de la grupo.

Ĉar labirintodontoj ne formas monofiletikan grupon, multaj modernaj esploristoj estis abandonintaj la terminon. Tamen, kelkaj plue uzas la grupon en siaj klasigoj, almenaŭ neformale, dum ankoraŭas pli detala studo de ties rilataro.[1]

Labirintodontaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Sekco de labirintodonta dento.

La labirintodontoj floris dum pli ol 200 milionoj da jaroj. Partikulare la plej fruaj formoj montris multan variadon, kvankam estas ankoraŭ kelkaj bazaj anatomiaj trajtoj kiu faras ties fosiliojn tre distingaj kaj facile rekoneblaj en naturo:

  • Tre faldita dentosurfaco, kun interna faldado de dentino kaj emajlo de la dento, tiele ke krucsekco similas al klasika labirinto (aŭ labirintoludo), el tie la nomo de la grupo.[2]
  • Fortika kraniŝirmo, kun malfermaĵoj nur por la naztruoj, okuloj kaj krania okulo, simila al la strukturo de la anapsidoj. Kun la escepto de la pli modernaj reptiliecaj formoj, la kranio estis pli ebena kun abundaj kvantoj de haŭta protekto, kio respondecas por la pli malnova termino por la grupo: nome Stegocephalia.[2]
  • Orela noĉo malantaŭĉiu okulo je la malantaŭ bordo de la kranio. En la praaj akvoloĝantaj formoj ĝi povis esti forminta malferman spiraklon, kaj eble tenis timpanan membranon en kelkaj antaŭigintaj formoj.[3][4]
  • Kompleksaj vertebroj faritaj el 4 pecoj, intercentro, du pleŭrocentroj, kaj vertebra arko. La relativaj grandoj kaj ostigoj de la elementoj estas tre varia.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala konstruo[redakti | redakti fonton]

Labirintodontoj estis ĝenerale amfibiecaj laŭ korpoformo. Ili estis mallongkruraj kaj ĉefe grandkapaj, kun modere mallongaj al longaj vostoj. Multaj grupoj, kaj ĉiuj la fruaj formoj, estis grandaj animaloj. Pramembroj de ĉiuj labirintodontaj grupoj estis probable veraj akvopredantoj, kaj variaj gradoj de amfibioj, duon-akvaj kaj duon-teremaj modoj de vivo aperis sendepende en diferencaj grupoj.[5] Kelkaj stirpoj restis aŭ iĝis duarange tute akvoloĝantaj kun malpligitaj membroj kaj longecaj, angilo-formaj korpoj.

Kranio[redakti | redakti fonton]

Grupoj[redakti | redakti fonton]

Evolucia historio[redakti | redakti fonton]

Klasigo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. HALL, edited by Brian K.. (2007) Fins into limbs : evolution, development, and transformation. Chicago: University of Chicago Press, p. 334. ISBN 0226313379.
  2. 2,0 2,1 PARSONS, Alfred Sherwood Romer, Thomas S.. (1986) The vertebrate body, 6‑a eldono, Philadelphia: Saunders College Pub.. ISBN 978-0-03-910754-3.
  3. Clack, J. A. (2007): Devonian climate change, breathing, and the origin of the tetrapod stem group. Integrative and Comparative Biology, PDF COI:10.1093/icb/icm055
  4. Laurin M. (1998): The importance of global parsimony and historical bias in understanding tetrapod evolution. Part I-systematics, middle ear evolution, and jaw suspension. Annales des Sciences Naturelles, Zoologie, Paris, 13e Série 19: pp 1–42.
  5. Clack, J. A. (2002): Gaining ground: the origin and evolution of tetrapods. Indiana University Press, Bloomington, Indiana. 369 pp