Lacasta (Zaragozo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Lacasta
forlasita vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Lacasta[1] (A Casta en aragona lingvo) estas senhoma hispana vilaĝo. Nune ĝi apartenas al municipo Luna, ĉe la Zaragoza provinco. Ĝi apartenas al la komarko Cinco Villas|, en la aŭtonoma komunumo de Aragono, (Hispanio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lacasta situas en la aragona regioneto Cinco Villas; ĝia distanco ĝis la vilaĝo Luna estas proksimume 14 km, sed ne estas taŭga vojo por alveni tien, kaj fakte oni bezonas pli ol sepdek minutojn por fini piede la vojon, ekde kie la veturiloj jam ne povas sekvi. Ĝis Júnez estas eble veturi sur tera montara vojo pere de taŭga veturilo, (pli bone per biciklo aŭ motorciklo) sed poste oni devas piediri laŭ vojeto, transiri rivereton kaj senĉese supreniri ĝis 648 m super la nivelo de la maro por atingi rokegon, sur kiu situas la romanika kirko.[2]

Koordinatoj estas 42°16’11’’N 0°52’26’’U

Historio[redakti | redakti fonton]

Lacasta enhavas riĉan kaj longan historion ekde tempoj antaŭ la kristana Rekonkero kontraŭ la araba okupado de la Iberia duoninsulo. Pro la antaŭenirado de la kristanaj armeoj, kun la celo konkeri denove la mezan valon de la rivero Ebro, oni faris multnombrajn konstruaĵojn: ĉefe romanikajn kirkojn, kirketojn, ermitejojn, gvatoturojn kaj kastelojn, ĉefe dum la 11a kaj 12a jarcentoj. Kelkaj el la fortikaĵoj estis poste okupitaj de la templanoj.

Oni scias bone pere de antikvaj dokumentoj, ke la kristanoj regis denove en la ĉirkaŭajo de Luna (kie situas Lacasta) almenaŭ ekde la jaro 938, ĉar tie oni diris, ke la vilaĝo Españés, kiu estas vilaĝeto nune senhoma kaj preskaŭ najbara de Lacasta, tiam estis ĉe la aragona landlimo fronte al islama teritorio.[3] Tiu landlimo etendiĝis dum la 10a kaj 11a jarcentoj, preskaŭ senŝanĝe, de Sos del Rey Católico ĝis Murillo de Gállego.

Oni elstarigis Lacasta ĉirkaŭ grandega roko, kie nune estas restaĵoj de kastelo kaj de interesa romanika kirko. Ade alvenis loĝantoj, kiuj kreskigis la vilaĝon.

En 1082 la reĝo de Aragono Sancho Ramírez donis la kastelon de Casta (Lacasta)[3][4] al monaĥejo de Siresa, kiu situas ĉe la Pireneaj montaroj.

En 1098, la reĝo de Aragono Pedro la 1-a, en la konsekra akto de la monaĥejo de Leire faris donacojn al ĝi de kvarono de la reĝaj impostoj de la vilaĝoj de Obano, Hispaniés kaj Lacasta.[3][5]

La alvenado de loĝantoj estis protektita de la reĝoj de Aragono, ĉar dum la 10a kaj 11a jarcentoj estis tre grava tiu regioneto, proksime de la landlimo kun la islama regno de Zaragoza, kun la celo konkeri denove por la kristanoj la valon de la rivero Ebro. Lacasta, kune kun Júnez kaj Españés estis lokoj, kiuj defendis ĉefan vojon de la montaraj teroj de la altaj Cinco Villas ĝis la valo de la rivero Gállego.

En 1118, la konkero de Zaragoza fare de la reĝo de Aragono Alfonso la 1-a, nomata "la batalanto", kune kun la plimulto de la meza valo de la rivero Ebro, malgravigis la militan valoron de la regioneto, ĉar ĝi ne plu estis landlima tero, sed ankoraŭ ĝi estis grava por defendi la internajn vojojn inter la nordaj montaraj regionetoj kaj valaj ebenaĵoj de la riveroj Ebro, Gállego kaj Arba.

En la monato julio 1205 la reĝo de Aragono Petro la 2-a donis la regadon de la kastelo de Lacasta[3] al aragona nobelulo Aznar Pardo.

En dokumento de 1283 la vilaĝoj de Aviego kaj Lacasta atingis privilegiojn por kulturi kampojn de la aragona princo Ramón Berenguer (edzo de la reĝino Petronila de Aragono). Ĉar temis pri la ĉirkaŭaĵoj de Luna, Agüero, Biel kaj la rivero Gállego, tio montras, ke tiuj vilaĝoj tiam enhavis sufiĉan nombron da loĝantoj je la fino de la 13a jarcento.

La 3an de marto de 1395 la reĝo de Aragono Juan la 1-a konfirmis la donacon de 1205 pri la regado de la kastelo de Lacasta[3] al alia Aznar Pardo, sendube pranepo de la unua reganto.

La 4an de junio de 1425 la reĝo de Aragono Alfonso la 5-a konfirmis en la regado de la kastelo al Pedro Pardo de Lacasta.[3]

Dum la regado de la reĝo de Aragono Juan la 2-a, post la venko sur la ribelaj katalunaj nobeluloj, oni ekkomencis fari distribuadon de la aragona teritorio laŭ regionetoj, kies aragona nomo estis "sobrecullidas", distribuado finita je la jaro 1465. Ekde tiam Lacasta[3] apartenis al la regioneto de Tarazona.

Post la Hispana Sukceda Milito, la reĝo de Hispanio Felipe la 5-a ŝanĝis la distribuon de la aragona teritorio, laŭ regionetoj tiam nomitaj "corregimientos" kaj ekde 1711 Lacasta[3] apartenis al nova regioneto Cinco Villas.

Post la distribuado de Hispanio en provincoj, en 1833, tuj sekve oni dividis la provincojn laŭ jurisdikciaj distriktoj, kaj ekde 1834 Lacasta[3] apartenas al jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros.

Ekde 1960 la loĝantoj komencis migri al aliaj lokoj: Zaragozo, Barcelono kaj al novaj irigaciitaj vilaĝoj en la komarko Kvin Vilaĝoj post la konstruado de la Akvorezervejo de Yesa, ĉar la vivo en Lacasta estis vere malkomforta: pli ol unu horo piedirante laŭ vojeto antaŭ ol atingi teran veturan vojon, sen elektra kurento kaj sen akvo ene de la domoj, la kuracisto je kvin horoj aŭ eĉ plu. Je tiaj vivkondiĉoj la lasta loĝanto forlasis la vilaĝon en 1973.[4][2]

Arto[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ restas nenio el la antikva kastelo, kiu situis en loko nomita "Castillazo". La nura enirejo por eniri tien estas ponto skulptita en roko.[2]

En la plej alta pinto situas interesa romanika kirko el la 11a jarcento, dediĉita al Sankta Nikolao de Bari.[6] Ĝi enhavas veran juvelon, kiu ne estis forrabita danke al sia grandega pezo kaj al neeblo iri tien pere de veturilo, ĉar ankoraŭ nun estas nur padeto por aliri tien. Temas pri grandega bapta bovlo, skulptita el ununura ŝtono el granita roko, farita tre eble dum la 12a aŭ iomete poste.[2]

Estas kurioza cisternofonto, fosita en roko, per kiu ĉiam elfluas freŝa akvo.[2]

Ĝia nuna aspekto[redakti | redakti fonton]

Nune estas konstruaĵoj pli malpli ruinigitaj, sed kelkaj domoj ankoraŭ estas sufiĉe bone konservataj. Kelkajn jarojn, dum la somero, ĉefe inter 1980 kaj 1990, antikvaj loĝantoj faris kelkajn riparojn, sed jaron post jaro ĉio aspektas iomete malpli bone.[2][5]

Parto el la vilaĝo estis aĉetita en 2008[7][8] fare de grupeto da homoj, kiuj volis antaŭenpuŝi projekton por revivigi denove la vilaĝeton, sed ŝajne ili volas vendi ĉion, kion ili aĉetis, ĉar ili ne havas sufiĉe da mono por bone ekkomenci sian projekton.[9]

Ĉirkaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sube de la vilaĝo, apud krutaĵo kaj forta deklivo ĉe la rivereto, estas naturaj lokoj por naĝi, sufiĉe profundaj por sin bani tie.[7]

La regioneto estas riĉa je vegetaĵaj rimedoj, kiel montaj arnikoj, ekvizetoj, malvoj, mentoj, plantagoj, lavendoj. Kelkaj estas protektitaj vegetaĵoj, ĉar ili povus malaperi. Estas granda diverseco de manĝeblaj fungoj kaj de arboj kiel nigraj pinoj, diversaj specoj de kverkoj, aceroj, arbutoj, kaj arbustoj, kiel kratagoj, juniperoj, rozujoj, kaj aliaj.[7]

Estas belaj pejzaĝoj kaj vidindaĵoj ne tre malproksime de Lacasta, sed la ĉefa problemo estas manko de taŭgaj vojoj por veturiloj. Por trankvilaj piedirantoj la ĉirkaŭaĵo, je bela vetero, estas preskaŭ paradizo.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín, Nuria kaj Ona, José Luis. Cinco Villas - La comarca pueblo a pueblo (hispane) (PDF), p. 359. Arkivita el la originalo je 2018-10-04. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Calderón, Faustino. Los pueblos deshabitados: Lacasta (Zaragoza) (hispane). Alirita la 2-an de junio de 2018.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 (es) Ubieto Arteta, Antonio, Historia de Aragón : Los pueblos y despoblados - Vol II, Ed. Anubar (Zaragozo),‎ (ISBN 84-7013-208-3), p. 717
  4. 4,0 4,1 Gaspar, José Ramón. Pueblos abandonados en Cinco Villas: Lacasta y Júnez pertenecientes a Luna. (hispane). Cincovillas.com (2006-04-21). Alirita la 2-an de junio de 2018.
  5. 5,0 5,1 Lacasta y Júnez (hispane). Paisajes sin cobertura (2010-12-14). Alirita la 14-an de junio de 2018.
  6. García Omedes, Antonio. Lacasta: Parroquial de San Nicolás de Bari (hispane). La guía digital del arte románico. Arkivita el la originalo je 2018-06-20. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  7. 7,0 7,1 7,2 Se vende un pueblo con castillo (hispane). Youtube - España Directo (2008-04-23). Alirita la 2-an de junio de 2018.
  8. Lacasta, pueblo abandonado en venta (hispane). YouTube - La Sexta Noticias (2009-05-29). Alirita la la 2-an de junio 2018.
  9. Adán, Cristina. Lacasta recobra vida tras ponerse a la venta por 180.000 euros (hispane). Heraldo (2010-02-14). Alirita la 2-an de junio 2018.
  10. Lacasta (pueblo en Zaragoza) (hispane). Escapada rural. Alirita la 2an de junio 2018.