Laciĝo (materialo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fotomikrografio de la progreso de fendoj en materialo kaŭzita de laciĝo. Bildo el (Ewing & Humfrey 1903).

Oni parolas pri laciĝo de materialo, kiam sub la ago de streĉoj, kiuj cikle varias dum la tempo, la lokaj propraĵoj de materialo ŝanĝiĝas kaj estiĝas unue fendoj kaj fine rompo de materialo. Laciĝo povas esti kaŭzata de variaj tipoj de streĉo ankaŭ se ili estas klare sub la elasteclimo. La ĉefaj etapoj de laciĝo estas: inicado de fendo (se iu difekto ne jam ĉeestas en la materialo), propagado de fendo kaj fina rompo.

Parametroj ofte uzataj por antaŭdiri la laciĝan konduton kaj tiel la nombro da cikloj, kiuj la materialo povas elteni antaŭ la fiasko de la strukturo estas: la grando de la maksimuma ŝarĝanta streĉo, ĝia meznombra valoro, la formo kaj la proprecoj de la surfaco kaj la medio kie la strukturo estas uzata.

Kvankam la studado de laciĝo baziĝas sur teoriaj konsideroj, ĝi estas esence eksperimenta kampo. Por ĝuste konsideri la influon de ĉiuj parametroj necesas serioj da testadoj kaj mezuradoj.