Ladoga (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ladoga)
Ladoga
lago [+]

LandoRusio

Supermara alteco4,84 m [+]
Koordinatoj60° 50′ 34″ N, 31° 27′ 35″ O (mapo)60.84277777777831.459722222222Koordinatoj: 60° 50′ 34″ N, 31° 27′ 35″ O (mapo)

Longo219 km (136.08 mi)
Larĝo83 km (51.57 mi)
Maksimuma profundo230 m
Averaĝa profundo51 m
Akvokolektejo281 000 km² (28 100 000 ha)
Areo17 700 km² (1 770 000 ha) [+]

Ladoga (lago) (Leningrada provinco)
Ladoga (lago) (Leningrada provinco)
DEC

Ladoga (lago) (Rusio)
Ladoga (lago) (Rusio)
DEC
Map
Ladoga
Vikimedia Komunejo:  Lake Ladoga [+]
vdr
Ladoga lago
Bazaj informoj
Kontinento: Eŭropo
Lando: Rusio, Karelio
Areo sen insuloj: 17.703 km²
Areo kun insuloj: 18.390 km²
Maksimuma profundeco: 225 m
Meznombra profundeco: 52 m
Alteco super maro: 4 m
Akvokolekta baseno: 280.366 km²
alfluantoj i.a.: Svir, Volkov
defluanto: Neva
Ĉebordaj urboj : Sortavala, Sjasjstroj
Specifaĵo: plej granda lago
de Eŭropo

La lago Ladoga (ruse Ладожское озеро, finne Laatokka, pli malnova finne Nevajärvi) estas la plej granda lago de Eŭropo. Ĝi situas en du regionoj de Rusio: Karelia kaj Leningrada provinco. La norda bordo de la lago proksimas la landlimon de Finnlando. Antaŭ la Dua Mondmilito nordokcidenta parto de la lago estis en Finnlando. En la lago troviĝas pli ol 500 insuloj. (Vidu mapon Mapo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas 40 km oriente de Sankt-Peterburgo. Ĝia akvosurfaco (krom la insuloj) estas 17.600 km2; la plej granda longo estas 219 km, averaĝa largo estas 82 km, meza profundo 51 m. La plej profunda punkto (230 m) situas okcidente de la Valaam-insulo.

La tuta akvokolekta areo de la Ladoga estas 260.000 km2, kun ĉirkaŭ 50.000 lagoj kaj 3.500 akvofluoj, kiuj longas pli ol 10 km (plej longaj estas Volhov, Svir, Vuoksa). Ĉar ĝian basenon elformis glaĉeroj, la norda parto estas dividita kiel fjordo, dum la sudaj sablaj kaj rokaj bordoj estas malaltaj kaj estas apenaŭ dividitaj, apudas ilin salikaj kaj alnaj arbaroj, pinacoj.

En la lago troviĝas ĉirkaŭ 660 insuloj kun surfaco pli granda ol unu hektaro. Tiuj insuletoj estas norde arbokovritaj. La tuta surfaco de la insuloj estas 456 km2, la plej grandaj estas Riyekkalan-Sari, Mantsinsari, Kilpola, Tulolansari kaj Valaam.

La jara precipitaĵo ĉe la lago estas 610 mm, la akvonivelo ŝanĝiĝas 0,8 m dum la jaro (januaro estas la plej malalta). La ĝis nun mezurita plej granda diferenco estis 3 m.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 13-a jarcento la lago nomiĝis Nevo. La renomumo okazis laŭ la ĉeborda mezepoka komerca urbo Staraja Ladoga.

Dum la sieĝo de Leningrado de la Dua Mondmilito la Ladoga lago estis la sola vojo por provizi la sieĝatan grandurbon. La transporto al Leningrado (Peterburgo) okazis vintre per kamionoj trans surglaciaj vojoj (Vojo de Vivo), somere per boatoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gravas la fiŝkaptado kaj la lignoprilaboro ĉe la lago.

La Ladoga lago estas parto de la akva vojo inter la Volgo kaj la Balta maro kaj inter la Blanka maro kaj la Balta maro. Sur tiuj vojoj, la kargo estas transportebla sen alilokigo de la kargo, inter Rusio kaj Finnlando kaj al Germanio kaj aliaj landoj.