Bicikloŝtelistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ladri di biciclette)
Bicikloŝtelistoj
filmo
Originala titolo Ladri di biciclette
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1948, 21 nov. 1948, 24 nov. 1948, 12 dec. 1949, 13 dec. 1949
Ĝenro filma dramo, arta filmo
Kameraado Carlo Montuori
Reĝisoro(j) Vittorio De Sica
Produktisto(j) Vittorio De Sica • Giuseppe Amato
Scenaro Cesare Zavattini • Vittorio De Sica • Suso Cecchi d'Amico • Oreste Biancoli • Gerardo Guerrieri • Gherardo Gherardi • Adolfo Franci
Loko de rakonto Romo
Muziko de Alessandro Cicognini
Rolantoj Lamberto Maggiorani • Enzo Staiola • Lianella Carell • Gino Saltamerenda • Elena Altieri • Carlo Jachino • Fausto Guerzoni • Sergio Leone • Memmo Carotenuto • Nando Bruno • Checco Rissone • Umberto Spadaro • Eolo Capritti
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film • Listo de Honoraj Oskar-premiitoj
IMDb
vdr
sceno de la filmo

Ladri di biciclette (Bicikloŝtelistoj), (publikigita laŭ la nomo The Bicycle Thief en Usono),[1] kio kondukis same erare en multaj landoj al titolo kiel Bicikloŝtelisto, estas filmo de 1948 reĝisorita de Vittorio De Sica. La filmo sekvas la historion de malriĉa patro kiu serĉas en la Romo de post la Dua Mondmilito sian ŝtelitan biciklon, sen kiu li perdus la ĵus trovitan laboron kiu estus la savo de sia juna familio. En tiu serĉado iras kun li lia knaba filo, kiu estas ĉefa celo de la kompato de la publiko.

Adaptita por la kino fare de Cesare Zavattini el romano de Luigi Bartolini, la ĉefaj aktoroj estas Lamberto Maggiorani kiel la senespera patro kaj Enzo Staiola kiel kompatinda knabo. Bicikloŝtelistoj estis unu el la majstroverkoj de itala novrealismo. La filmo ricevis Honoran Oskar-premion en 1950 kaj, ĝuste kvar jarojn post ties publikigo, ĝi estis konsiderita la plej granda filmo el ĉiuj tempoj fare de la gazeto Sight & Sound pere de enketsondado inter filmofaristoj kaj kritikistoj;[2] dekkvin jarojn poste la sama enketsondado rangis ĝin inter la plej grandaj filmoj el ĉiuj tempoj.[3] Ĝi estas ankaŭ unu el la dek pintoj inter la 50 filmoj kiujn oni devus vidi je aĝo de 14 fare de la Brita Kininstituto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crowther, Bosley (13a de Decembro, 1949). The Bicycle Thief (1948) THE SCREEN; Vittorio De Sica's 'The Bicycle Thief,' a Drama of Post-War Rome, Arrives at World. The New York Times.
  2. Ebert, Roger, "The Bicycle Thief / Bicycle Thieves (1949) review", 19a de Marto, 1999. Kontrolita 20a de Julio, 2010. Arkivigite je 2011-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-07. Alirita 2022-10-22.
  3. Sight and Sound Top Ten Poll Arkivigite je 2017-02-01 per la retarkivo Wayback Machine, director's list 2002. Laste alirita: 2014-01-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]