Lady and the Tramp
Damo kaj la Trampo | |
---|---|
Originala titolo | Lady and the Tramp |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 22-a de junio 1955 |
Daŭro | 76 minutoj |
Ĝenro | komedia aventuro |
Reĝisoro(j) | Clyde Geronimi Wilfred Jackson Hamilton Luske |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Erdman Penner Joe Rinaldi Ralph Wright Don DaGradi |
Muziko | Oliver Wallace |
Ĉefrolantoj | Peggy Lee Barbara Luddy Larry Roberts Verna Felton Bill Thompson Bill Baucom |
Produkto | Walt Disney Productions |
Distribuo | Buena Vista Distribution |
IMDb | |
Damo kaj la Trampo (Lady and the Tramp) estas animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 1955.
Intrigo
Damo, ido de skolopa spanielo, alvenas al sia hejmo en Kristnasko kiel donaco, kaj iom post iom gajnas la amon de siaj mastroj. Jim Dear kaj Darling, mastroj de Damo, atendas bebon iom poste. Trampo, mestiza strata hundo, klarigas al Damo ke kun la alveno de la bebo la amo al ŝi fare de siaj mastroj fariĝos malpli granda, tamen post la alveno de la bebo Damo konstatas ke ne estas tiel, tial ke la okazaĵoj estas malsamaj kaj ŝi estas komisiita ankaŭ zorgi pri la bebo. Iam Jim Dear kaj Darling devas eliri el la domo kaj alvenas por zorgi pri la bebo onklino Sarah, mastrino de du siamaj katoj, kiuj faras la vivon neeltenebla al Damo, provante meti al ŝi muzelingon kaj Damo forfuĝos, rifuĝante kun Trampo kaj lernante iomete kiel strata hundo vidas la vivon ĝis ŝi trafas en hundejon pro ŝerco. Elirinte el la hundejo ŝi malkonfidas en Trampo sed regajnas konfidon en li kiam la strata hundo mortigas raton kiu minacis la sanon de la bebo. Onklino Sarah, skandalizita, ekflamas kontraŭ Trampo, sed Jock kaj Trusty savas lin. Trampo kaj Damo enamiĝas kaj geedziĝas, havante plurajn idojn tre similajn al Damo kaj unu, tre petoleman, similan al la patro.
Ĉefrolantoj
- Barbara Luddy : Damo
- Larry Roberts : Trampo
- Peggy Lee : Darling / Si & Am / Peg
- Bill Thompson : Jock / Bulldog / Policeman / Dachsie / Joe
- Bill Baucom : Trusty
- Stan Freberg : Kastoro
- Verna Felton : Aunt Sarah (Onklino Sarah)
- Alan Reed : Boris
- George Givot : Tony
- Dallas McKennon : Toughy / Professeur / Pedro
- Lee Millar : Jim Dear / Dog Catcher (Kaptisto de hundejo)
- Bill Lee : Hundo
- Thurl Ravenscroft : Al, la Aligatoro / Hundo
- Max Smith : Hundo
- Bob Stevens : Hundo
Kantoj de la filmo
- Bella Notte – Ĥoro
- Peace on Earth – Solistino kaj ĥoro
- What is a Baby? – Damo
- La La Lou – Darling
- The Siamese Cat Song – Si kaj Am
- Bella Notte (Finogeneriko) – Tony, Joe kaj ĥoro
- He's a Tramp – Peg
- Peace on Earth (Finogeneriko) – Ĥoro
Titolo de la filmo tra la mondo
- Araba : النبيلة والشارد
- Bulgara : Лейди и Скитника
- Ĉeĥa: Lady a Tramp
- Ĉina : 小姐与流浪汉 (Xiǎojiě yǔ Liúmáng hàn)
- Dana : Lady og Vagabonden
- Estona : Leedi ja Lontu
- Finna : Kaunotar ja Kulkuri II
- Franca : La Belle et le Clochard (« La Bela kaj la Trampo »)
- Germana : Susi und Strolch (« Susi kaj Strolch »)
- Hebrea : היפהפייה והיחפן (Eipeip ie Reihpan)
- Hispana : La dama y et vagabundo (« La damo kaj la vagabundo »)
- Hungara : Susi és Tekergő
- Islanda : Hefðarfrúin og umrenningurinn
- Itala : Lilli e il Vagabondo
- Japana : わんわん物語 (Wanwanmonogatari II : « Hundo rakonto »)
- Korea : 레이디와 트램프 (Ledi wa Tramp)
- Nederlanda : Lady en de Vagebond
- Norvega : Lady og Landstrykeren
- Pola : Zakochany kundel
- Portugala : A Dama e o Vagabundo
- Rumana : Doamna și Vagabondul
- Rusa : Леди и Бродяга (Ledi i Brodjaga)
- Serba : Маза и Луња
- Sveda : Lady och Lufsen
- Taja : ทรามวัยกับไอ้ตูบ