Lafcadio Hearn
Lafcadio Hearn | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Patrick Lafcadio Hearn |
Aliaj nomoj | Koizumi Yakumo |
Naskiĝo | 27-an de junio 1850 en Lefkado |
Morto | 26-an de septembro 1904 (54-jara) en Tokio |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Zōshigaya Cemetery |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Japanio |
Alma mater | Ushaw College |
Familio | |
Patro | Surgeon-Maj. Charles Bush Hearn |
Patrino | Rosa Antonia Cassimati |
Frat(in)o | James Daniel Hearn |
Edz(in)o | Setsu Koizumi • Althea Foley |
Okupo | |
Okupo | verkisto • romanisto • scenaristo • profesoro • poeto • literaturkritikisto • verkisto de porinfana literaturo • collector of fairy tales |
Lafcadio HEARN estis naskita en 1850 en Lefkado, (Grekio) de greka patrino kaj irlanda patro, kaj pasis sian infanaĝon en Anglio, Francio kaj Usono. Li iĝis ĵurnalisto, tradukis Théophile Gautier, vivis dum iom da tempo en insulo Martiniko, kaj fine alvenis Japanion en 1890.
Tie li verkis la plej gravan parton de sia laboro. Lafcadio Hearn edziĝis kun japanino, kaj estis la unua eŭropano iĝanta japana civitano. Li tiam prenis novan nomon: Koizumi Yakumo(小泉八雲 = 'Fonteto Ok Nuboj'). Instruisto por angla literaturo en la universitato de Tokio, li estis tiel interpretanto de la okcidenta kulturo al siaj studentoj. Per siaj libroj li estis ankaŭ, kaj precipe, la interpretanto de la malkonita japana kulturo al eŭropaj legantoj.
Li priskribas de ene per klara kaj agrabla stilo la ĉiutagan vivon, la malnovajn tradiciojn, kaj la superstiĉojn de sia nova lando.
En epoko, kiam japanoj malkovris okcidenton, ekŝatis ĝin kaj kopiis ĝin (virinoj surmetis krinolinojn....) Lafkadio Hearn montris al japanoj la valoron de ilia kulturo. En Matsue, kie li vivis, oni povas viziti lian domon, sekvi tra la urbo la itineron de li ŝatatan; tie li estas kvazaŭ dio.
Listo de libroj[redakti | redakti fonton]
- Glimpses of Unfamiliar Japan (1894)
- Kokoro (1895)
- Kwaidan, kajdano (1903)
- An Attempt at an Interpretation (1904)