Lagartera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lagartera
Corpus lagartera.jpeg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45567 [+]
Retpaĝaro www.lagartera.es
Politiko
Urbestro José Vicente Amor Jiménez
Demografio
Loĝantaro 1 564  (2011)
Loĝdenso 19,31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 5° 12′ U39.9125-5.2022222222222Koordinatoj: 39° 55′ N, 5° 12′ U [+]
Alto 389 m [+]
Areo 81 km² (8 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Lagartera (Hispanio)
DEC
Lagartera
Situo de Lagartera
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lagartera [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Lagartera en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Lagartera (Lacertejo aŭ Lacerteca) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas konata kiel tipa vilaĝo pro famaj folkloraj vestaĵoj.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Lagartera" devenas el latina lacertus, lacerto, kun la sufikso -aria, indikilo de abundo[1]

Por kelkaj historiistoj la vilaĝo fondiĝis el muelejo kiu estis ĉe la rojo Chorrera (ŝprucego), ĉe la “Malgranda Ponto”, kies posedanto nomiĝis “tío Gartera”. Kurioze maljunuloj nomigis la loĝantojn de la vilaĝo “garteranos” anstataŭ “lagarteranos” ĉar dekomence la vilaĝo nomiĝis “Gartera” aŭ “la Gartera” kio komplikigus la supozatan etimiologion.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Lagarterano. La censita populacio en 2011 estis de 1 564 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,31 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Lagartera estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 389 m; je 110 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 81 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′45″ N 5°12′8″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «ĉe la norda deklivo de monteto aŭ rokaro sufiĉe dekliva, kruta, tre etenda kaj malebena.».[2] Ĝi apartenas al la komarko de la Campana de Oropesa kaj limas kun la municipaj teritorioj de Candeleda kaj Poyales del Hoyo norde en la provinco de Ávila, Oropesa oriente kaj sude, Torrico sude, kaj Herreruela de Oropesa, Calzada de Oropesa kaj la kverkarbaro de Villalba, teritorio separita de Oropesa, okcidente, en la provinco de Toledo.

Fluas la rivero Tiétar kiu dividas ties teritorion norde kaj en direkto de oriento okcidenten.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie en la areo. Tamen la lokanoj jam estis tradicie veturistoj el 17-a jarcento, kiam la lagarteranoj ekkomercis tra tuta Hispanion malfajnajn tolaĵojn produktitajn en ties propraj teksiloj. Siavice ili alportis ceramikon per kiu ornamis la pordojn de siaj hejmoj kaj tiele muzeigante ilin. Tiuj teksiloj funkciis ĝis mezo de la 19-a jarcento. La komercado de ties brodaĵoj manfaritaj komencis komence de la 20-a jarcento kaj aktuale, la plej parto de la ekonomio de la vilaĝo baziĝas sur tiu aktiveco. Krome turismo helpe de proksimeco al la Aŭtovojo de Ekstremaduro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝatoj de la regiono estis la Vetonoj, popolo apartenanta al la keltoj, kiel pruvas la proksimaj ŝtonporkoj kaj brutobredaj vojoj, kiujn poste profitos la romianoj por siaj vojoj. El tio sinsekvis serio de kulturoj el kiuj la araba elstaris kaj influis sur la moroj, ritaroj kaj eĉ vortotrezoro lagarterana.

La unuaj konataj dokumentoj kie aperas Lagartera kiel vilĝo estas de komenco de la 12-a jarcento kiam, post la konkero de Toledo fare de la reĝo Alfonso la 6-a, la mozaraboj ekreloĝigis la teritorion. Lagartera dekomence estis do setliĝo de mozaraboj. Estas tre probabla ke ties unuaj loĝantoj devenis el Toledo kaj tio estus la deveno de la nomo “Toleíllo” (toledeto) de la kvartalo plej antikva, kiu ankoraŭ konserviĝas kaj konsiderata la prakerno de la vilaĝo. Estis tiam jam kristana preĝejo (nune malaperinta) kiu pagis imposton al la katedralo de Ávila, de kies diocezo dependis ĝis 1955 kaj kiu estis konsiderata la preĝejo plej antikva de la zono.

En la 14-a jarcento, la reĝo Henriko la 2-a donis al García Álvarez de Toledo la vilaĝon de Oropesa kaj ties domaroj, inter kiuj Lagartera, kiel kompenson por la havigo de Toledo.

En 1512 la dua grafo de Oropesa, D. Francisco Álvarez de Toledo y Pacheco, konstruigis la pordegojn nordan kaj sudan de la aktuala preĝejo.

En 1642 la sepa grafo de Oropesa, D. Duarte Fernando Álvarez de Toledo, kiu suferis ekonomiajn malfacilaĵojn, premite de la reĝo Filipo la 4-a (al kiu ŝuldis 180 000 dukatojn), donis, ŝanĝe de granda monkvanto, la sendependon al Lagartera, kaj rangon de Vilaĝo, jurisdikcion kaj justicon proprajn.

Meze de la 19-a jarcento estis 498 domoj.[2]

Meze de la 20-a jarcento estis preskaŭ 3 000 loĝantoj, sed poste oni perdis milon da loĝantoj pro elmigrado dum nur du jardekoj; kaj poste eĉ pliajn 500 ĝis aktualo.

Dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento post la Hispana transiro al demokratio, la vilaĝo estis regata ĉiam de municipa konsilantaro hegemonia de la maldekstraj socialistoj, ĝis 2011 kiam en balotado venkis la dekstra kandidato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Celdrán, Pancracio, Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios, 2006, Espasa, ISBN 84-670-0146-1.
  2. 2,0 2,1 Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno X, paĝo 19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]