Lago Bolsena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bolsena
Sunsubiro ĉe la Lago de Bolsena
Sunsubiro ĉe la Lago de Bolsena
kratera lago
Situo Latio, Italio
Speco de la lago kratera lago
Ĉefaj elfluoj Marta
Insuloj Bisentina, Martana
Setlejoj Bolsena, Capodimonte kaj Marta
Areo de la baseno 273 km²
Datenoj
Koordinatoj 42° 36′ 0″ N, 11° 56′ 0″ O (mapo)42.611.933333333333305Koordinatoj: 42° 36′ 0″ N, 11° 56′ 0″ O (mapo)
Bolsena (Italio)
Bolsena (Italio)
DEC
Bolsena
Bolsena
Map
Bolsena
Supermara alteco 305 m
Surfaca areo 113,5 km²f5
Maksimuma profundo 151 mf10
Averaĝa profundo 81 mf11
vdr

La lago Bolsena (bol'se:na) - itale lago di Bolsena - estas kratera lago en centra Italio, vulkan-kreita antaŭ proksimume 300 000 jaroj. Ĝi estas oval-forma kaj enhavas du insulojn (Bisentina kaj Martana). Ĝia alto super marnivelo estas 305 metroj, ĝia plej granda profundo 151 metroj.

Insulo Martana

Ĝi havas areon de 113,5 km². Per sia areo ĝi estas la kvina plej granda lago de Italio. Kvankam la areo ne estas tre granda, la Lago Bolsena estas tamen la plej granda vulkana lago en la tuta Eŭropo.

La akvon de la lago forfluigas rivero Marta al la Tirena Maro.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Montoj Vulsinii (latina nomo) estis plejstocena vulkano, kiu komencis erupcii verŝajne antaŭ 300mil jaroj kaj kreis la grandan kalderon, en kiu nuntempe estas la lago. La grandaj erupcioj ĉesis antaŭ ĉ. 150mil jaroj; malgrandaj erupcioj daŭre okazis en la ĉirkaŭaĵo ankaŭ post la ekestiĝo de la lago (la lasta en 104 a.K.).[1]

Rilato al homoj[redakti | redakti fonton]

Jam en la Neolitiko ekestis ĉe la bordoj de la lago vilaĝoj, tiam kunmetitaj el palafitoj.

Sub la Etruskoj estis ĉi tie du gravaj urboj: Velzna (latine Vulsinii), kiu estas la nuntempa Bolsena, kaj Visentium (latina nomo, itale Bisenzio, nun arkeologia loko en la teritorio de Capodimonte), kiu estis forlasita nur en 1816.

Nuntempe ĉe la bordoj estas tri urbetoj: Bolsena, Marta kaj Capodimonte. Aliaj apudaj urbetoj estas Montefiascone, Valentano kaj Gradoli.

La lago situas en provinco Viterbo kaj estas grava turisma celo por ekoturistoj.

Larĝangula vido de la lago
La urbeto Bolsena kun la samnoma lago
La urbeto Capodimonte
Bolsena Lacus en Titano

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En Titano, luno de Saturno, estas lago de likva metano kaj etano al kiu la astronomiistoj donis la nomon Bolsena Lacus.

Notoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Vulsini (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution. Alirita 2017-06-25.