Lago Er

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Er
lago [+]

LandoĈinio

Alfluantoj
- alfluantojMiju, Mici, Bolou
Defluantoj
- defluantoYangbi

SituoJunano
- alteco1 972 m [+]
- koordinatoj25° 45′ 48″ N, 100° 11′ 15″ O (mapo)25.763333333333100.1875Koordinatoj: 25° 45′ 48″ N, 100° 11′ 15″ O (mapo) [+]

Averaĝa profundo11 m
Areo250 km² (25 000 ha) [+]

Lago Er (Junano)
Lago Er (Junano)
DEC
Lago Er
Lago Er

Lago Er (Ĉinio)
Lago Er (Ĉinio)
DEC
Lago Er
Lago Er
Map
Lago Er
Vikimedia Komunejo:  Erhai Lake [+]
vdr

25° 45′ 48″ N 100° 11′ 15″ O / 25.76333 °N, 100.18750 °O / 25.76333; 100.18750 (mapo)

Lago Er, vidata el ties bordoj.

Lago Er, ĉine Erhai (ěrhǎi, 洱海), estas alpa faŭlta lago en la provinco Junano, Ĉinio. La lago Er estis konata ankaŭ kiel JejuzeKunming iam. Komuna mistraduko estas Lago Erhai kiu duobligas la vorton por lago.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Er situantas ĉe1972 m super marnivelo. Laŭ grando, la Norda-Suda longo de la lago estas 40 km kaj la Okcidenta-Orienta larĝo estas ĉirkaŭ 7-8 km. Ties areo estas 250 km², kio faras ĝin la dua plej granda altatera lago de Ĉinio, post la Lago Dian. Ties cirkonferenco atingas 116 km, ties averaĝa profundo estas de 11 m kaj la totala akvokapacito estas de 2.5 miloj da milionoj da m³.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Kormoranoj revenintaj el laboro (kormorana fiŝkaptado).

La lago estas grava manĝofonto por la lokanoj (Bajoj), kiuj famas pro ties kurioza fiŝkapta metodo: nome kormorana fiŝkaptado, kiu konsistas je tio ke ties trejnitaj kormoranoj fiŝkaptas kaj redonas la predon al la fiŝkaptistoj. La birdoj ne povas engluti siajn fiŝopredon pro ringoj fiksitaj ĉirkaŭ siaj koloj. La lago Erhai havas ankaŭ altan biodiversecon de karpoj (Cyprinus), ekzemple la endemiaj specioj (Cyprinus barbatus, Cyprinus daliensis kaj la Cyprinus longipectoralis). Iam la areo estis ĉasrezervejo de cervoj.