Mŭero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lago Mŭeru)
Mweru
Suda fino de Mweru el kosmo, junio 1993 (malvera koloro)
Suda fino de Mweru el kosmo, junio 1993 (malvera koloro)
lago
Ĉefaj fontoj Riveroj Luapula, Kalungwishi
Ĉefaj elfluoj Rivero Luvua
Insuloj Kilwa
Isokwe
Setlejoj Nchelenge
Landoj de la baseno Zambio
Kongo Kinŝasa
Datenoj
Koordinatoj 8° 59′ 44″ S, 28° 42′ 58″ O (mapo)-8.995555555555628.716111111111Koordinatoj: 8° 59′ 44″ S, 28° 42′ 58″ O (mapo)
Mweru (Demokratia Respubliko Kongo)
Mweru (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Mweru
Mweru
Mweru (Zambio)
Mweru (Zambio)
DEC
Mweru
Mweru
Map
Mweru
Supermara alteco f1917 m
Surfaca areo 4350 km²dep1f5
Maksimuma longo 96 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 45 kmdep1f7
Akva volumeno 32 km³dep1f8
Maksimuma profundo 37 mf10
Averaĝa profundo 7 mf11
Borda longo1 340 kmdep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

MŭeroMŭeruo (Mweru) estas afrika lago situanta sur koordinatoj 8° 59′ 44″ S 28° 42′ 58″ O / 8.99556 °S, 28.71611 °O / -8.99556; 28.71611 (mapo), en la limo inter Zambio kaj Kongo Kinŝasa, je ĉirkaŭ 150 km okcidente de la suda fino de Tanganjiko. Ĝi estas proksimume 96 km longa kaj 45 km larĝa, kun ĝia longa fino orientita nordoriente/sudokcidente, kaj troviĝanta je alto de 917 m.

La nomo estas ankaŭ literumita kaj prononcita kiel Mwelu. Ĝi estis konata de la arabaj kaj svahilaj negocistoj kaj portugalaj esploristoj kiu vizitis la regnon de Kazembe ĝuste je la sudo. La esploristo David Livingstone referis al ĝi kiel Moero en siaj vojaĝoj de 1867-68.

Ĝi estas ĉefe nutrita per la rivero Luapula, kiu venas tra marĉoj al la sudo de la lago kaj la Kalungwishi, kaj je la nordo la lago perdas sian akvon per la rivero Luvua, kiu fluas en nordokcidenta direkto por aliĝi al la rivero Lualaba kaj de tie al la Kongo.

Pli malgranda tre marĉa lago nomita Mweru Wantipa kuŝas je 50 km al ĝia Oriento kaj alfluas al ĝi tra la rivero Kalungwishi. La okcidenta bordo estas pli montriĉa.

Multaj fiŝkaptadaj vilaĝoj okupas ĝiajn bordojn, inter kiuj la ĝemelaj urboj de Nchelenge kaj Kaŝikiŝi. Ĝi estas hejmo al du grandaj insuloj: Kilwa kaj Isokwe. La loĝantaro ĉirkaŭ la lago tre kreskis, grandparte el ĝi ekspluatante la riĉaj fiŝkaptadoj de la lago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]