Lago Monger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de NASA montranta la urbon de Perto, Aŭstralio kun la Lago Monger centre

La Lago Monger estas granda urba humidejo ĉe la Cigna Marborda Ebenaĵo Swan Coastal Plain en antaŭurba Perto metita inter la antaŭurboj de Leederville, Wembley kaj Glendalough. Je malpli ol kvin kilometroj de la grandurbo de Perto kaj situanta laŭ la Aŭtovojo Mitchell, ĝi fluas proksimume nordokcidente al sudoriento direkte al la Rivero Cigno kaj konsistas el 70 hektaroj de plejparte malferma kaj malprofunda akvo kun insulo de 1.3 hektaroj en la sudokcidenta angulo. La 110 hektaroj da lago kaj la ĉirkaŭaj parkregionoj estas konataj kiel la Rezervejo de Lago Monger.

La lago estas aktuale uzata amplekse por distro same kiel estanta grava vidindaĵo kun ĝis 12,000 vizitantoj semajne (Middle, 1988). Agadoj inkludas birdobservadon kaj korpekzercadon.

Pavimita trako 3.5 km longa por migrado (piedirado)/biciklado ĉirkaŭas la lagon, kio postulas proksimume 30 minutojn por trapasi ĝin piede. Ankaŭ abunda aŭtoparkejo, ludejekipaĵo kaj barbekuinstalaĵoj estas disponeblaj.

La geografiaj koordinatoj estas 31.9294° S 115.8265° Or.