Lago Tota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Tota
lago [+]

Supermara alteco3 015 m [+]
Koordinatoj5° 33′ 0″ N, 72° 55′ 0″ U (mapo)5.55-72.916666666667Koordinatoj: 5° 33′ 0″ N, 72° 55′ 0″ U (mapo)

Longo12 km (7.46 mi)
Larĝo6,2 km (3.85 mi)
Maksimuma profundo67,4 m
Averaĝa profundo58 m
Areo60 km² (6 000 ha) [+]

Lago Tota (Bojakao)
Lago Tota (Bojakao)
DEC

Lago Tota (Kolombio)
Lago Tota (Kolombio)
DEC
Map
Lago Tota
Vikimedia Komunejo:  Lake Tota [+]
vdr
Lago Tota
Tota pejzaĝo

Lago Tota (en hispana Lago de Tota) estas la plej granda lago en Kolombio, situanta oriente de Bojakao departemento, kaj fonto de la rivero Upia kiu fluas al la baseno de la Orinoko.

Vido de la bordo

La ĉefa urbo ĉe la lago estas Akitanio, situanta ĉe la orienta bordo. Aliaj najbaraj vilaĝoj estas Tota, Iza kaj Cuitiva.

La lago Tota estis grava religia centro por la popolo de la Mŭiskoj. La nomo “Tota” devenas el antikvaj epokoj, el la indiĝena kulturo Mŭiska; kaj laŭ scienca lingvistino (Mariana Escribano) ties ĉefa nomo signifis kvazaŭ “Astronomia Observatorio”, alude al religiaj uzoj fare de tiu kulturo. Estas legendoj kiuj rilatigas la formadon de la lago al iamaj prauloj.

La areo ĉirkaŭ la lago Tota estas unu el ĉefa cepoproduktaj regionoj de Kolombio.

La averaĝa akvotemperaturo de 13°C permesis la enmeton de la ĉielarka truto (Onchorynchus mykiss) kio kreis valoran naturan fiŝkaptejon (specimeno ĉe Restaurante Lucho, Akitanio, registris komence de la 1990-aj jaroj pezon de 7 kg) kaj akvokulturon, sed predado fare de tiu truto al indiĝenaj fiŝospecioj kondukis al nune akceptita formorto de la grasfiŝo Rhizosomichthys totae, ŝajne indiĝena nur de tiu lago.

La lago Tota estas reproduktejo por kelkaj minacataj aŭ endanĝeritaj birdospecioj, inklude kelkajn kiaj la Eta botaŭro (Ixobrychus exilis bogotensis), la Kolombia jamajka anaso (Oxyura jamaicensis andina), la Bogota ralo (Rallus semiplumbeus) aŭ la Apolinara troglodito (Cistothorus apolinari). La lasta konfirmita vidaĵo de Kolombia grebo (Podiceps andinus), nune konsiderata formortinta, okazis ĉe la Lago Tota.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La lago Tota konsistas el areo de 55.1 km², kun longo de 11.8 km, larĝo de 6.2 km kaj profundo de 58 m kaj tiele ĝi estas la plej granda natura lago en Kolombio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El WWN Arkivigite je 2013-06-24 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Wetland Globes awards: Lago Tota, Kolombio - Tipo kaj karakteroj Arkivigite je 2013-12-11 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ CO085 el Bird Life International, por Lago Tota: Lago Tota ĉe BLI Arkivigite je 2016-09-11 per la retarkivo Wayback Machine